Paul HÄNDEL (naskiĝinta la 14-an de decembro 1927 en Mannheim, mortinta la 18-an de aprilo 2011 en Niederndorf apud Kitzbühel) estis germana kaj aŭstra filologo klasika.

Paul Händel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1927 (1927-12-14)
en Mannheim
Morto 18-an de aprilo 2011 (2011-04-18) (83-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstrio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Paul Händel studis klasikan filologion ĉe la Universitato de Heidelberg kie li doktoriĝis en 1951 ĉe Otto Regenbogen per disertacio pri teknikoj epikaj de Apolono de Rodo (Beobachtungen zur epischen Technik des Apollonios Rhodios, Munkeno 1954). Por la jaro universitata 1952/53 li ricevis studvjaĝostipendion de la Germana Arkeologia Instituto. Ekde la vintra semestro 1956/57 li estis scienca helpanto ĉe la hajdelberga altlernejo, habilitiĝis en 1957 kaj nomumitis en 1963 eksterorda profesoro. Unu jaron poste li sekvis vokiĝon al Innsbruck kie li iĝis orda profesoro kaj restis ĝis emeritiĝo. Li katedrestris inter 1964 kaj 1993 estante posteulo de Wolf Steidle.

Händel aparte okupiĝis pri la literaturaj teknikoj de helenaj aŭotoroj. Disertacie li esploradis pri la helenisma verkisto Apolono de Rodo, habilitacie pri la komediskribanto Aristofano. Krome li ade verkis artikolojn por la enciklopediego de Pauly-Wissowa Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft.

Literaturo redakti

  • Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender, eldono 2003, volumo 1, p. 1103.

Eksteraj ligiloj redakti