Heinrich J. Dingeldein

germana lingvisto

Heinrich Jakob DINGELDEIN (naskiĝinta la 9-an de majo 1953 en Michelstadt-Würzberg) estas germana lingvisto kaj kulturscienculo kiel ankaŭ iama politikisto de Libera Demokratia Partio (FDP) en Marburg; li esploradis kaj docentadis ĉe la Universitato de Marburg. Li estas honora profesoro pri filologio ĉe la Universitato Lucian Blaga Sibiu.

Heinrich J. Dingeldein
Persona informo
Heinrich J. Dingeldein
Naskiĝo 9-an de majo 1953 (1953-05-09) (70-jaraĝa)
en Würzberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Marburg vd
Partio Libera Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Marburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la abiturienta ekzameno trapasita en 1971 en Michelstadt li studis ĉe la Universitato de Frankfurto kaj la marburga universitato germanistikon, politikajn sciencojn, pedagogikon, teologion protestantan kaj etnologion. En 1977 li ekzamenitis sukcese pri gimnaziinstruisteco. Post magistriĝo (ad eundem) pri lingviko en 1987 en San Marino li doktoriĝis en 1990 en Marburg pri germanistiko. La saman jaron li iĝis privata docento; en 2003 li iĝis eksterorda profesoro en la departemento germanistiko kaj artsciencoj. Jam ekde 1977 Dingeldein laboris por la vortaro Hessen-Nassauisches Wörterbuch kaj en 1992 li estis gastprofesoro en Budapeŝto. Post faro de seminariserio ekde 1994 pri germana lingvoscienco en Sibiu kaj pero de diversaj komunaj akademiaj projektoj inter Sibiu kaj Marburg li nomumitis en Rumanio honora profesoro; en 2007 la ministerio rumana akceptis lin kiel oficialan plenrajtigitan konsiliston por doktoriĝontaj studentoj en la fako filologio.[1]

En 1998 Dingeldein ekestris la Internacian someran kursaron de la marburga altlernejo el kio evoluis la nuna Internationale Sommeruniversität (ISU); Dingeldein responsulis tie science inter 1999 kaj 2009. Inter 2000 kaj 2003 li estis vicprezidanto pri studoj, docentado kaj internaciaj rilatoj en la universitata estraro.[2] Pro malsano li pensiuliĝis en la 2016-a jaro.

Engaĝigoj pluaj redakti

Dingeldein membras ĉe Hessische Akademie für Forschung und Planung im ländlichen Raum; ties vicestro li estis inter 2003 kaj 2008. Inter 1988 kaj 2003 li laboris honorofice kiel Associita Docento resp. Profesoro ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino.[3] Li ankaŭ estas/estis membro de la sciencaj helpkomisionoj de la Instituto pri danubŝvabaj historio kaj regionhistorio en Tübingen kaj de la vortarprojekto Niedersächsisches Wörterbuch en Göttingen. Krome li gravis ĉe la lingvoflegsocieto Gesellschaft für deutsche Sprache kaj ĉe la Rumania agentejo pri kvalitsekurigo universitatdocentada ARACIS.[4]. Ne forgesendas lia engaĝiĝo ĉe la dungigkomisio de Deutscher Akademischer Austauschdienst[5], nek liaj politikistaj laboroj por la partio FDP: ĉar dum pluraj jaroj li estis por liberaluloj estro de la urba FDP-sekcio de Marburg kaj la distrikta sekcio Marburg-Biedenkopf kaj membro de la distriktestraro de Meza Heslando. En 2005 li kandidatis je rekta mandathavigo por Bundestag. Dum la balotoj je la landa parlamento hesia en 2009 li estis rekta kandidato ĉe la sekcio Marburg-Biedenkopf II. Inter 2006 kaj 2011 li estis urba konsiliano en Marburg kaj deputito ĉe la distrikta reprezentantaro de Marburg-Biedenkopf. Li ankaŭ estas framasono.[6]

Sciencaj fokusoj redakti

Dingeldein ŝatas esplori pri la parolata lingvo kaj la dialektoj de Hesio, leksikologio, leksikografio kaj la interkulturpera rolo de la germana lingvo en Sudorienta Eŭropo kaj alie, nuntempe kaj historie. En kunlaboro kun kolegoj de najbaraj esplorkampoj (lingviko, kulturantropologio, etnologio ktp.) li atingis ne malmulton. Volonte li publike kaj ade raportis pri sciencaj atingoj ekz. en (radi)programoj de Hessischer Rundfunk.[7][8][9]

Dingeldein parolas krom la germanan la lingvojn angla, franca, rumana, afrikansa kaj Esperanton; li ankaŭ legas kaj korespondas en la jida lingvo kaj tradukas el la idiomoj latina, helena kaj hebrea.

Verkoj redakti

  • Hessen-Nassauisches Volkswörterbuch. Aus den für ein Hessen-Nassauisches Wörterbuch von F. Wrede angelegten und verwalteten Sammlungen. Begonnen v. Luise Berthold, fortgesetzt von Hans Friebertshäuser und Heinrich J. Dingeldein. Marburg 1927 ff. (Surreta aliro tra LAGIS)
  • Materialien zur Volkskultur. [Eld. kun Rosemarie Schanze]. Gießen 1982/83 (Hessische Blätter für Volks- und Kulturforschung 14/15).
  • Wortgeographie der städtischen Alltagssprache in Hessen. [Kune kun Hans Friebertshäuser]. Tübingen 1988 (Hessische Sprachatlanten. Kleine Reihe 1).
  • Fremdsein. Minderheiten und Gruppen in Hessen. [Eld. kun Andreas C. Bimmer]. Marburg 1988 (Hessische Blätter für Volks- und Kulturforschung 23).
  • Studien zur Wortgeographie der städtischen Alltagssprache in Hessen. Areale, stratische und diachron-kontrastive Analysen. Tübingen 1991 (Hessische Sprachatlanten. Kleine Reihe 2).
  • Hessischer Dialektzensus. Statistischer Atlas zum Sprachgebrauch. [Kune kun Hans Friebertshäuser]. Tübingen 1989 (Hessische Sprachatlanten. Kleine Reihe 3).
  • Wortatlas zur Alltagssprache der ländlichen Räume Hessens. [Sub la kunlaboro de Christoph Hallerstede, Michael Kusch, Marisé Vidal]. Tübingen 2010 (Hessische Sprachatlanten. Kleine Reihe 4).
  • Die deutsche Sprache und ihre Erscheinungsformen in Rumänien. Historische Grundlegung und aktuelle Entwicklungstendenzen. In: Sprachinselwelten – The World of Language Islands. Entwicklung und Beschreibung der deutschen Sprachinseln am Anfang des 21. Jahrhunderts. Eldonis Nina Berend kaj Elisabeth Knipf-Komlósi. Frankfurt am Main 2006 (VarioLingua 27), p. 57–75.
  • Ungarndeutscher Sprachatlas (UDSA). Südungarn. Erster Halbband. Hrsg. v. Koloman Brenner, Maria Erb, Karl Manherz in Zusammenarb. mit Heinrich J. Dingeldein. Budapest 2008. – Zweiter Halbband. Hrsg. v. Maria Erb in Zusammenarb. mit Heinrich J. Dingeldein. Budapest 2012. – Register. Bearb. v. Heinrich J. Dingeldein, Maria Erb, Bernadett Unger. Budapest 2013.
  • Fester Grund oder verlorenes Terrain? Zur Rolle der deutschen Sprache im mittleren und südöstlichen Europa. Ĉe: Deutsch im interkulturellen Begegnungsraum Ostmitteleuropa. Eldonis Ernest W. B. Hess-Lüttich, Anita Czeglédy, Ulrich Langanke. Frankfurt/Main 2010 (Cross Cultural Communication 19 = Publikationen der GiG 14), p. 63–79.

Honoroj redakti

  • Promotionspreis der Philipps-Universität Marburg 1992
  • Schmeller-Preis der Johann-Andreas-Schmeller-Gesellschaft 1994[10]
  • Diplomo pri eksterordaj akademiaj atingoj por la Blaga-universitato de Sibiu, 1999
  • Lucian-Blaga-medalo en arĝento de la senato de Blaga-universitato, 2005
  • Festo por li okaze de la datreveno 60-a naskiĝtaga ĉe la budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös[11]
  • Theodor-Heuss-Plako pro "elstaraj meritoj" de la Liberala Partio FDP, 2015

Referencoj redakti

  1. Listo de konsilistoj/de habilitiĝintoj de ĉe la Blaga-altlernejo
  2. Estraranoj de Philipps-universitato
  3. Kursaro de AIS.
  4. Listo de anoj de ARACIS
  5. DAAD-Jahresbericht 2008, p. 247.
  6. Raporto pri la festprelego de Dingeldein okaze de la 50-a datreveno fondiĝo de la marburga loĝio Jacob de Molay zum flammenden Stern (Oberhessische Presse, 14.10.2012)
  7. Kontribuoj por hr2-kultur. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-01-06.
  8. Kontribuoj por hr4. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-01-06.
  9. Das aktuelle Kulturgespräch ĉe Kulturcaféde hr-2 kultur Arkivigite je 2018-06-16 per la retarkivo Wayback Machine (podkaste)
  10. Premiitoj
  11. Maria Wolfart-Stang: Ein Hesse bei den Schwaben in Ungarn. Festakt für Professor Heinrich J. Dingeldein an der ELTE. En: Neue Zeitung (Budapeŝto) 57-a jarkolekto, nr. 23, 7.6.2013[rompita ligilo]

Literaturo redakti

  • Wer ist wer? Das deutsche Who’s Who. 48-a eldono, Lübeck: Schmidt-Römhildt 2009/2010.
  • Kürschners Deutscher Gelehrtenkalender. vol 1, Berlin: de Gruyter 2007.
  • W. Kürschner: Linguisten-Handbuch. Band 1, Tübingen: Narr 1997, p. 165.
  • Siegfried Becker: Heinrich J. Dingeldein 60 Jahre. Ĉe: Hessische Blätter für Volks- und Kulturforschung, Neue Folge 49 (2013), p. 188–190.

Eksteraj ligiloj redakti