Brașov

Brașov [braŝov'] (hungare: Brassó [braŝo]; germane: Kronstadt, latine: Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45° 38′ N 25° 35′ O / 45.633 °N, 25.583 °O (mapo). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.
Brașov | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 500001–500670 [+] | ||
Retpaĝaro | www.brasovcity.ro [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 290 743 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 1 089 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo)45.6525.6Koordinatoj: 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 600 m [+] | ||
Areo | 267 km² (26 700 ha) [+] | ||
Horzono | Orient-Eŭropa Somera Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama Hungarujo.
GeografioRedakti
GefilojRedakti
VidindaĵojRedakti
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Esperanto-movadoRedakti
Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.
En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".