Preĝejo Marteno de Tours (Brașovechi)

Luterana preĝejo de Marteno de Tours (germane Martinsberger Kirche) estas religia konstruaĵo en Rumanio, en urbo Brașov, en urboparto Brașovechi.

Preĝejo de Brașovechi
Luterana
Luterana preĝejo de Marteno de Tours en Brașovechi
Luterana preĝejo de Marteno de Tours en Brașovechi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Brașov, (Brașovechi)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luterana
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke tiu preĝejo (tiam katolika) estis konstruita en 1235. Estas videblaj ankaŭ partoj el la gotiko el la 16-a jarcento. La sanktejo estis detruita en 1795 kaj oni konstruis tien pli grandan preĝejo-parton. Supozeble tiam konstruiĝis la apuda paroĥo. En la 2000-aj jaroj arkeologoj ekzamenis la preĝejon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo ligiĝas al saksoj, kiuj longe vivis en tiu regiono. Martin Schuler pentris la altaran bildon en 1730. Tiutempe iuj aliaj pentris la baldakenon, parton de predikejo kaj aliain lignaĵojn.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio