Hermann Armeniu FABINI (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1938 en Braŝovo) estas rumanlanda arĥitekto kaj politikisto; li apartenas al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj. Inter 2000 kaj 2004 li estis senatano de la Distrikto Sibiu por la partio PNL.[1]

Hermann Fabini
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1938 (1938-10-08) (85-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj rumanagermanaangla
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Ion Mincu University of Architecture and Urban Planning
Familio
Frat(in)o Wilhelm Fabini
Okupo
Okupo arkitekto • arthistoriisto • politikisto
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Estante filo de Julius Fabini kaj Jeannette Ernst li trapasis la junulajn jarojn ĉefe en Bușteni (Distrikto Prahova) frekventante lernejojn en diversaj lokoj de Transilvanio. Inter 1944 kaj 1948 la familio loĝis en Sighișoara. Inter 1955 kaj 1962 li studis arĥitekturon en Bukareŝto ĉe la altlerneja Instituto Ion Mincu. Poste li laboris ĝis 1968 por la urbodomo kiel arĥitekto en Mediaș (kiu jam en sia bakalaŭriĝlaboro - Sistematizarea orașului Mediaș - ludis gravan rolon)[2] antaŭ dungiĝo fare de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Pli malfrue Fabini deĵoris por la rumanuja oficejo pri monumentprotektado kaj ĉe ŝtata entrepreno en Sibio. En 1989/90 li estis kulturkomisiito eklezio; ekde 1990 li havas propran entreprenon en Sibio.

Jam ekde 1965 li gravas por restaŭrado de historiaj konstruaĵoj de Transilvanio, ekz. dum la savo de la sibia urbokerno fine de la 1980-aj jaroj kaj de pluraj defend-preĝejoj. Substrekota estas ege la restaŭrado de la kirkoburgo de Biertan, kiu estas ekde 1993 monda heredaĵo de Unesko[3] Honore li ricevis en 1991 la premion Europa Nostra.[4][5] Li ankaŭ helpis en la revivigo de Muzeo Brukenthal, Luterana katedralo (Sibiu), de Margareto-kirko (Mediaș) kaj de la Nigra kirko (Braŝovo).

Doktoriĝo lia sukcesis en 1978 pri loĝeja konstruo en Transilvanio: lia laboraĵo estis publikigita kaj en Rumanujo kaj en Germanlingvio. Fabini membras en al scienca konsilantaro de la monumentprotektada organizaĵo Europa Nostra.

Verkistece redakti

Fabini ankaŭ okupiĝis verkiste pri konstruarto transilvania. Ekde 1996 li estas entreprenisto ĉe la eldonejo Monumenta kie aperas ankaŭ lia serio Baudenkmäler in Siebenbürgen kun ne tute 60 numeroj. La ĉefverko de Fabini estas sendube kirkoburga kaj vilaghkirka atlaso Atlas der siebenbürgisch-sächsischen Kirchenburgen und Dorfkirchen en du volumoj kun ĉ. 1.300 paĝoj. Ĝi konsideriĝas fundamenta verko[6] ofertante unuafoje superrigardon pri ĉiuj post Reformacio estiĝintaj altaroj.[7]

Ŝia edzino estas la paroĥestra filino Alida Schaser; ili havas tri infanojn.[8] Lia frato estas la artisto Wilhelm Fabini.

Politikiste redakti

Inter 2000 kaj 2004 Fabini estis senatano, do ano de la supera ĉambro de la rumanlanda parlamento, por la kristandemokratia partio Partidul Național Liberal. Tie li ardege polemikis kontraŭ la giganta projekto instali Drakulo-amuzparko je Sighișoara. Krome li tre engaĝiĝis pri la aliĝo de sia patrujo al Eŭropa Unio (kio realiĝis en 2005).[9]

Honoroj (elekto) redakti

  • Europa-Nostra-premio (1991)
  • Eŭropa premio pri monumentprotektado de la Alfred-Toeper-fondaĵo (1996)
  • nacia meritordeno de Rumanujo, kavalira rango (2000)[10]
  • premio de la rumanlanda kulturministerio pro la restaŭrado de la Schaser-Luxemburg-ejo en Sibio (2004)
  • Transilvani-saksa Kulturpremio (2007)

Eldonoj germanlingvaj redakti

  • kun Alida Fabini: Kirchenburgen in Siebenbürgen. Abbild und Selbstdarstellung siebenbürgisch-sächsischer Dorfgemeinschaften. Koehler kaj Amelang, Leipzig 1985 / Böhlau, Wien/Köln/Graz 1986, ISBN 3-205-00558-9; dua eldono. Koehler und Amelang, Leipzig 1991, ISBN 3-7338-0073-7.
  • Gotik in Hermannstadt. Böhlau, Köln/Wien 1989, ISBN 3-412-14088-0 (tradukis germanen Herbert Rudolf kaj Hermann Fabini)
  • Atlas der siebenbürgisch-sächsischen Kirchenburgen und Dorfkirchen, Bd. 1: 3. Auflage 2003; Bd. 2: 1999. Monumenta-Verlag und Arbeitskreis für siebenbürgisch-sächsische Landeskunde, Hermannstadt/Heidelberg 2002 bzw. 1999. ISBN 3-929848-32-5 (Band 1) respektive 3-929848-15-5 (Band 2)
  • kun Alida Fabini: Hermannstadt – Porträt einer Stadt in Siebenbürgen. Tria eldono. Monumenta-Verlag/Arbeitskreis für siebenbürgische Landeskunde, Hermannstadt/Heidelberg 2003
  • Die Siebenbürger Kirchenburgen. Monumenta-Verlag, Hermannstadt 2009, ISBN 978-973-7969-12-5

Referencoj redakti

  1. superrigardo pri la agadoj politikaj, kun foto. Arkivita el la originalo je 2022-12-08. Alirita 2023-05-08.
  2. etbiografio
  3. "Sites villageois avec églises fortifiées de Transylvanie"
  4. "Herausragender Architekt und Denkmalpfleger: Hermann Fabini zum Achtzigsten". Ĉe: Siebenbürgische Zeitung, 29.11.2018
  5. listo de honoritoj. Arkivita el la originalo je 2023-05-08. Alirita 2023-05-08.
  6. Erwin Amlacher: Wehrbauliche Funktion und Systematik siebenbürgisch-sächsischer Kirchen- und Bauernburgen. Ein Beitrag zur europäischen Burgenkunde. Institut für Deutsche Kultur und Geschichte Südosteuropas (IKGS) an der Universität München, München 2002, p. 11; Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien de la 13-a de septembro 2005.
  7. Michael Kroner: Geschichte der Siebenbürger Sachsen. Volumo 2: Wirtschafts- und Kulturleistungen. Verlag Haus der Heimat, Nürnberg 2008, p. 110.
  8. Ebba Hagenberg-Miliu, Cezar Miliu: Rumänien. Dua edlono. DuMont Reiseverlag, Ostfildern 2008, p. 334
  9. intervjuo de januaro 2002 ĉe SBZ
  10. listo de la honoritoj

Eksteraj ligiloj redakti