Distrikto Prahova
distrikto (rumane județ) en Rumanio
Prahova estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Ploiești. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 695 119 loĝantoj sur areo de 4 716 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 147 loĝantoj/km².
Distrikto Prahova | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Ploiești |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | PH |
Telefono | +40×44... |
Areo |
4 716 km² (33-a rango) |
Loĝantaro | 695 119 (stato de 2021, 1-a rango) |
Loĝdenso | 147/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distrikto Buzău; sude: distriktoj Ialomița kaj Ilfov; okcidente: distrikto Dâmbovița; norde: distrikto Brașov.
Prahova estas (escepte de la ĉefurbo Bukareŝto) la plej loĝata kaj unu el la plej dense loĝataj distriktoj de Rumanio.
La nomo de la distrikto devenas el la nomo de rivero, kiu trapasas ĝin.