Șura Mică
komunumo en Rumanio
Șura Mică [ŝura mikə] (hungare: Kiscsűr, germane: Kleinscheuern) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1 415 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1 558 (rumanoj, 4 % da germanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1323. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Rusciori.
Șura Mică | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Sibiu | ||
Alinome | Kiscsűr (hungare), Kleinscheuern (germane) | ||
Iama hungara departemento | Szeben | ||
Situo | 45° 50′ N, 24° 3′ O (mapo)45.83194444444424.057222222222Koordinatoj: 45° 50′ N, 24° 3′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 420 m | ||
Poŝtkodo | 557270 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2 606 (2011) | ||
– vilaĝo | 1 854 (2011; 1 727 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 145809 | ||
Șura Mică situas ĉe enirejo en la aŭtovojon A1; per la nacia vojo DN11 la flughaveno Sibiu estas atingebla post sep kilometroj. Norde de la vilaĝo oni instalis la industrian parkon Sibiu-Șura Mică.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
Evangelia preĝejo de Șura Mică