Roger DESTABELLE (naskiĝis en 1929 kaj mortis julie 2003 en Fleurus (Belgio) estis delegito (1989-2003), Esperanto-aktivulo, sekretario, pedagogo kaj Esperanto-instruisto en Charleroi, Belgio. Inter liaj multaj aktivadoj estis rete programitaj kursoj, instruado en vesperaj kursoj en lernejo Bosquetville kaj funkcio de sekretario de Asocio por Esperanto en Valonio.