Rudolph Masciantonio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rudolph MASCIANTONIO (naskiĝinta la 28-an de septembro 1940 en Philadelphia, mortinta la 22-an de septembro 2016 samloke[1]) estis usona pedagogo kaj klasika filologo. Li anis al la movado de Latinitas viva kaj verkis artikolojn i.a. por Vox Latina.

Rudolph Masciantonio
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1940 (1940-09-28)
en Filadelfio
Morto 22-an de septembro 2016 (2016-09-22) (75-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto
vdr

Vivo redakti

Masciantonio bakalaŭriĝis en 1961 ĉe La-Salle-Universitato de sia naskiĝurbo Universitato de Pensilvanio. Doktoriĝo sukcesis en 1978 danke al defenod de la disertaĵo A Description of Latin Programs, Grades 4-6 in Selected Public Schools in Philadelphia, Washington, DC, and Los Angeles.

Li laboris kiel instruisto de la latina, hispana kaj franca lingvoj kaj de socialaj studoj ĉe Veterans Memorial HS (Camden, Nov-Ĵerzejo) inter 1962 kaj 1963, poste ĝis 1967 li instruis la latian ĉe South Philadelphia HS. Lernoprogramojn por la lingvoj latina kaj helena li kreis en 1968. Inter 1969 kaj 1970 li instruadis la latinan lingvon ĉe Harrington School, Mitchell School (West Philadelphia) Inter 1971 kaj 1979 li vicestris por la lernejdistrikto de Philadelphia la lernadprogramfaran sekcion. Inter 1979 kaj 1983 estis li helpa direktoro por la lernigo de fremdaj lingvoj, poste ĝis 1994 direktoro. Direktorojn de la Nov-Anglio li konsuladis pri efika lingvo-instruado. Somere de 1973 li aktivis ĉe instituto pri malnovaj kaj novaj studoj. En Brooklyn li iĝis asistanta profesoro kaj specialkonsulistoj pri studoj pri la Grek-romia mondo inter 1981 kaj 1982. En 1983/84 li taksadis fakajn aĵon ĉe Latina instituto de Westminster.

Ekde 1972 li krome estis manaĝero de loĝejoj. En junio 2004 li elektitis prezidanto de la organizaĵo HAPCO-Homeowners Association. Li krome iniciatis fonduson por la klasikaj lingvoj.[2]

Rudy Masciantonio instruitis en Philadelphia de 1963 ĝis retiriĝo en la 1994-a jaro. Li pioniris en la alproksimigo de la Antikvo al tipoj de lernantoj kiuj ĝis tiam apenaŭ estis interesigitaj ĉi-prie. Li kreis multajn efikajn instrumaterialojn kaj klopodis la uzon de novaj metodoj por lernigi kiel eble plej interese etimologion kaj mitologion. Tiel li sukcesis forigi multajn antaŭĵuĝojn kontraŭ la malnovaj lingvoj.

Verkoj redakti

  • The Classical Greek Program in the School District of Philadelphia (Philadelphia: School District of Philadelphia, 1968)
  • How the Romans Lived and Spoke: A Humanistic Approach to Latin for Children in the 5th Grade: Romani viventes et dicentes (Philadelphia: School District of Philadelphia, 1968, tria eldono 1972)
  • Voces de Olympo: Echoes from Mount Olympus: A Humanistic Approach to Latin for Children in the Sixth Grade (Philadelphia: School District of Philadelphia, 1970)
  • Latin Materials for the Inner-City Public School (Oxford, OH: American Classical League, sen dato)
  • A White Paper on Latin and the Classics for Urban Schools (Oxford, OH: American Classical League, sen dato)
  • Latin: The Key to English Vocabulary a Gamebook on English Derivatives and Cognates to accompany Voces de Olympo (Philadelphia: School District of Philadelphia, 1976)
  • Tangible Benefits of the Study of Latin: A Review of Research (Washington, DC: ERIC Clearinghouse on Languages and Linguistics, 1977
  • The Ancient Greeks Speak to Us: A New Humanistic Approach to Classical Greek and Greek Culture for Secondary Schools (Philadelphia: School District of Philadelphia, 1978)
  • Star Trek with Numbers (Oxford, OH: American Classical League, 1980)
  • Latin: The Language of the Health Sciences (Oxford, OH: American Classical League, 1992)
  • Legal Latin (Oxford, OH: American Classical League, sen dato)
  • Build your English Word Power with Latin Numbers (Wauconda, IL: Bolchazy-Carducci, 1997)

Literaturo redakti

Notoj redakti