Emil Kałużniacki

Emil KAŁUŻNIACKI (naskiĝinte la 11-an de januaro 1845 en Ture/ Lviva provinco, mortinta la 3-an de julio 1914 en Ĉernivco) estis aŭstra slavisto kaj politikisto.

Emil Kałużniacki
Emil Kałużniacki, filologo
Emil Kałużniacki, filologo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1845 (1845-01-23)
en Turie
Morto 3-an de julio 1914 (1914-07-03) (69-jaraĝa)
en Ĉernivco
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de germanlingva lernejo en Lavriv maturiĝekzameno ĉe gimnazio je Sambir li ekstudis en 1863 en Lvivo kaj ekde oktobro 1865 ĉe la Universitato de Vieno filologion, historion kaj filozofion. Li estis disĉiplo de Franc Miklošič. Inter 1868 kaj 1874 Kałużniacki instruistis ĉe gimnazioj de Krakovo, Rzeszów und Lvivo. Poste li esploris ĉe la ĉernivca altlernejo. En 1886/87 li dekanis ĉe la filozofia fakultato kaj en 1889/90 li rektoris. Jen la temo de lia ekrektorecparolado: Über die hauptsächlichen Entwicklungen der slavischen Philologie von der ältesten Zeit bis auf die Gegenwart.[1] Laŭ lia instigo faritis numismatika kaj antikvaĵkolekto ĉeuniversitate kies inaŭguro estis en julio 1890.[2] Ĝismorte li restis kaj laboris en Ĉernivco.

En 1891 li iĝis koresponda membro de Rusia Akademio de Sciencoj.[3]

Li entombigitis ĉe la Centra tombejo en Ĉernivco.

Engaĝiĝoj nesciencaj redakti

Inter 1881 kaj 1884 Kałużniacki prezidantis la societon Ruska Besida[4] de Bukovino havante moskvemajn konvinkojn. Li apartenis al la politika flanko de konservativaj rutenoj. Li fondis la (ne longe ekzistantan) organizaĵon Narodnaja Rada en la 21.5.1893 en la vilaĝo Doroŝivka en ĉeesto de metropolito Silvestro Morariu-Andrievici kiu favoris rumaniigon de Bukovino. Inter 1889 kaj 1890 Kałużniacki estis legato de la bukovina landa parlamento (aŭtomate pro sia universitata rektoreco).

Verkoj (elekto) redakti

  • kun Franc Miklošič: Über die Wanderungen der Rumunen in den dalmatinischen Alpen und den Karpaten, 1880.
  • Kleinere altpolnische Texte aus Handschriften des 15. und des Anfangs des 16. Jahrhunderts, 1882. Google-libroj
  • Beiträge zur älteren Geheimschrift des Slaven, 1883.
  • Die polnische Recension der magdeburger Urtheile und die einschlägigen deutschen, lateinischen und czechischen Sammlungen, 1886. Google-libroj
  • Zur älteren Paraskevalitteratur der Griechen, Slaven und Rumänen, 1899. Google-libroj
  • Aus der panegyrischen Litteratur der Südslaven, 1901. Google-libroj
  • Werke des Patriarchen von Bulgarien Euthymius, Wien 1901. teksto

Literaturo redakti

  • Damian Bogdan: Emil Kałużniacki şi scrierea chirilică la români. Ĉe: Românoslavia. Prago 1948, p. 11–39.
  • Grigore Nandriş: Emil Kałużniacki. Ĉe: Codrii Cosminului. Band II-III (1925–1926). Ĉernivco 1927, p. 579–582.
  • Vatroslav Jagić: Emil Kałużniacki 11.1.1845-3.7.1914. Ĉe: Archiv für slavische Philologie. Volumo 37, 1920, p. 280–285.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti