Ernest Natalis

belga esperantisto

Ernest NATALIS (naskiĝis 1898; mortis la 28-an de aprilo 1974 en Lieĝo, Belgio) estis belga esperantisto kaj vaste konata pedagogo, kiu lekciis en la Pedagogia Instituto de la Universitato en Lieĝo.

Ernest Natalis
Persona informo
Naskiĝo 1898
Morto 28-an de aprilo 1974 (1974-04-28)
en Lieĝo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Prof. Natalis lernis la Internacian Lingvon Esperanto jam en la jaro 1909 kaj kvankam li neniam tre aktive partoprenis la movadon, li ofte defendis Esperanton en siaj fakaj rondoj. En la lasta el la amaso de liaj verkoj pri edukaj sciencoj Kvaronjarcento de la pedagogia literaturo troviĝas referaĵo pri la Esperanta literaturo. Ekde la fondiĝo li estis prezidanto de Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo.