Petro Vasiloviĉ RIĤLO (ukraine: Рихло Петро Васильович; naskiĝinta la 10-an de julio 1950 je Ŝiŝkivci/ Ĉernivca provinco) estas ukraina filologo, literaturhistoriisto, tradukisto kaj profesoro ĉe Ĉernivca Universitato.

Petro Rychlo
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1950 (1950-07-19) (73-jaraĝa)
en Kitsman Raion
Lingvoj ukrainagermana
Ŝtataneco Ukraina Soveta Socialisma RespublikoUkrainio
Alma mater Ĉernivca Universitato
Okupo
Okupo tradukisto • universitata instruisto • literatursciencisto • germanisto • pedagogo • literaturkritikisto • man of letters
vdr

Vivo redakti

Fininte la mezlernejon en sia naskiĝurbo en Bukovino, li komencis studi la germanan ĉe la ŝtata ĉernivca universitato en 1967, diplomiĝante en 1972 kun diplomo.[1] Li laboris kiel asistanto por la germana lingvo ĉe la katedro de fremdlingvoj ĉe la ĉernivca Medicina altlernejo (1972/73) kaj kiel instruisto de la germana ĉe la ĝenerala mezlernejo de Zvariĉiv (Ivano-Frankivska provinco) de 1973 ĝis 1976. Poste li deĵoris ĉe la Fakultato de fremdlingva literaturo ĉe la ĉernivca universitato, komence kiel asistanto, poste kiel docento kaj ekde 2008 kiel profesoro. En 1988 li doktoriĝis pri la akcepto de la nacia literatura tradicio en la poezio de Stephan Hermlin. En 2007 li habilitiĝis pri la poezia verko de Paul Celan kiel interteksto.

Ekde 1999 li estas membro de la Asocio de ukrainiaj verkistoj. De 2000 ĝis 2002 li estis gastprofesoro por ukrainiaj studoj ĉe slavistika instituto de la Universitato de Vieno.

En decembro 2016, Rychlo estis unu el la subskribintoj de alvoko de ĉe la Berlina Internacia Literatura Festivalo por ĉesigi la amasmurdon en Alepo fare de rusaj taĉmentoj.[2]

Graveco redakti

Rychlo skribis proksimume 200 fakajn artikolojn kaj eseojn en literaturaj revuoj, sciencaj antologioj kaj aliaj presitaj kolektoj. Tiuj inkludas publikaĵojn pri la Tristan-temo kaj pri germanaj kaj aŭstraj verkintoj de la 20-a jarcento, german-ukrainaj literaturaj rilatoj kaj la germanlingva literaturo de Bukovino.

Honoroj redakti

  • 2007: Bukovino-ordeno - por la libro Literaturstadt Czernowitz[3]
  • 2009: Ehrenzeichen des Landes Kärnten
  • 2010: Dmytro-Sahul-literaturpremio - por tradukoj de germanlingvaj aŭtoroj bukovinaj
  • 2012: Verdienstkreuz am Bande des Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland
  • 2014: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso)
  • 2015: unua premio de Georg-Dehio-kulturpremiaro (fare de Deutsches Kulturforum östliches Europa)
  • 2017: Reiner-Kunze-premio

Verkoj (elekto) redakti

monografioj
Transirantaj motivoj de monda literaturo (ukraine). Černivci 2004
Poetiko de dialogo. La poezio de Paul Celan kiel interteksto (ukraine). Černivci 2005
Ŝibbolet. Juda serĉado pri identeco en la germanlingva poezio de Bukovino (ukraine). Černivci 2008
antologioj
Die verlorene Harfe: Eine Anthologie deutschsprachiger Lyrik aus der Bukowina. Černivci 2002, dua eldono 2008
Europa erlesen: Czernowitz. Klagenfurt 2004
kun Oleg Liubkivskyj: Literaturstadt Czernowitz. Černivci 2007
leksikonoj
Lexikono de ĝenerala kaj kompara literatursciencoj (ukraine). Černivci 2001
eseoj
  • Transatlantischer Odysseus des 20. Jahrhunderts, in: "Zwischenwelt. Literatur, Widerstand, Exil." Eldonis Theodor-Kramer-Gesellschaft, 33, H. 1–2, Wien 2016, ISSN 1606-4321, p. 5-8 (kun grava biografio de Alfred Gong)
  • Georg Drozdowski – Dichter der Bukowina und Kärntens. Ĉe: Karpf P./Platzer W./Platzer W./Polzer-Srienz M./Puschnig U. (eld.): "Dialog und Kultur. Beiträge zum Europäischen Volksgruppenkongress 2018 und Sonderthemen, Kärnten Dokumentation Band 35," Verlag Land Kärnten, Klagenfurt 2019, p. 166-175

Literaturo redakti

  • Christian Weise: Czernowitzer Professor Dr. Peter Rychlo als Brückenbauer geehrt, ĉe: Der Südostdeutsche 11/ 2014, p. 6

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Laboraĵo por magistriĝo: Die Metapher in den Heimatgedichten Johannes R. Bechers
  2. "Schluss mi dem Massenmord in Aleppo!"
  3. Temas pri la plej alta meritordeno de la Ĉernivca provinco kiun oni akceptas el la manoj de la provincestro.