Franz Leopold Ranke, ekde 1865 von Ranke (21a de decembro 1795 en Wiehe; 23a de majo 1886 en Berlino) estis germana historiisto.

Leopold von Ranke
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1795 (1795-12-21)
en Wiehe
Morto 23-an de majo 1886 (1886-05-23) (90-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Sophienkirche
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de LepsikoLandesschule Pforta
Familio
Frat(in)oj Friedrich Heinrich Ranke • Karl Ferdinand Ranke • Ernst Ranke
Edz(in)o Clarissa Graves
Infanoj Otto von Ranke • Maximiliane von Ranke • Fridhelm von Ranke • Albrecht von Ranke
Okupo
Okupo historiisto • akademiulo • universitata instruisto • verkisto
vdr
Leopold von Ranke, 1868

Vivo redakti

Ranke venis el familio de kleruloj. En 1843 li edziĝis al Helena Clarissa Graves, kiu devenis el malnova angla familio. En 1865 la reĝo de Prusujo faris lin nobelulo. Ranke fariĝis honora civitano de Berlino en 1885.

Li studis teologion kaj filologion en Lepsiko de 1814 ĝis 1818. Ekde 1818 li instruis en gimnazio en Frankfurto ĉe Odro kaj profesoris en Berlino ekde 1825. De 1827 ĝis 1831 li vojaĝis al la arkivoj de la Sankta Romia Imperio. En 1834 li fariĝis ordinara profesoro en Berlino. Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1858.

Graveco de lia laboro redakti

Ranke kunfondis la mondernan historiosciencon. Li kombinis la malnovan rakontantan historiumadon kun sciencaj metodoj de kritika uzo de fontoj.