Benedetto Croce

Benedetto CROCE (Itallingva prononco: [beneˈdetto ˈkroːtʃe]; 25a de februaro 1866 – 20a de novembro 1952) estis itala idealista filozofo, historiisto kaj politikisto, kiu verkis pri nombraj temoj, kiel filozofio, historio, historiografio kaj estetiko. Ĝenerale, Croce estas konsiderata liberalisma, kvankam li opoziciis al la libera komerco kaj havis konsiderindan influon super italaj intelektuloj, kiel la marksista Antonio Gramsci kaj la faŝista Giovanni Gentile. Croce estis Prezidanto de PEN-klubo internacia, nome tutmonda asocio de verkistoj, el 1949 ĝis 1952. Li estis nomumita por la Nobel-premio en Literaturo dekses fojojn.[1]

Benedetto Croce
B.Croce.jpg
Persona informo
Naskonomo Benedetto Croce
Naskiĝo 25-an de februaro 1866 (1866-02-25)
en Pescasseroli
Morto 20-an de novembro 1952 (1952-11-20) (86-jara)
en Napolo
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Universitato de Napolo
Subskribo Benedetto Croce
Familio
Infanoj Elena Croce • Lidia Croce • Alda Croce
Okupo
Okupo filozofopolitikisto • arthistoriisto • verkisto • literaturkritikisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Post komencaj kontaktoj kun socialistoj, li estis Ministro pri Edukado inter 1920 kaj 1921.

Croce dekomence apogis la Faŝisman registaron de Mussolini kiu enpoviĝis en 1922.[2] Tamen, la murdo fare de faŝistoj de la socialista politikisto Giacomo Matteotti en junio 1924 haltigis la apogon de Croce por Mussolini. En majo 1925 Croce estis unu el la subskribintoj de la Manifesto de Kontraŭ-faŝistaj Intelektuloj kiu fakte estis redaktita de Croce mem; tamen, en junio de la antaŭa jaro, li estis voĉdoninta en la Senato subtene al la registaro de Mussolini. Li poste asertis, ke li esperis ke la apogo al Mussolini en la parlamento estus malfortiganta la sintenon de la plej ekstremaj faŝistoj, kiuj laŭ li estus responsaj pri la murdo de Matteotti.

En 1928, Croce voĉdonis kontraŭ la leĝo kiu fakte nuligis la eblon de liberaj elektoj en Italio petante al la elektantoj voĉdoni por listo de kandidatoj aprobita de la Granda Konsilio de Faŝismo.[3] Li iom post iom seniluziiĝis pro la granda nombro de eks-demokratoj kiuj estis abandonintaj siajn iamajn principojn.[3] Croce ofte havigis financan helpon al kontraŭ-faŝistaj verkistoj kaj disidentoj kiaj Giorgio Amendola, Ivanoe Bonomi kaj Meuccio Ruini, same kiel al tiuj kiuj deziris havi intelektulan kaj politikan sendependecojn for el la reĝimo, kaj kaŝe li helpis ilin publikigi.[3] La hejmo de Croce en Torino iĝis populara destino por kontraŭ-faŝistaj, kaj post la milito, Amendola kun komunistoj kiel Eugenio Reale malkaŝis, ke Croce estis proponinta helpon kaj kuraĝigon kaj al la liberalaj kaj al marksistan rezistanoj dum la diktaturaj jaroj.[3]

Croce estis minacita de la reĝimo de Mussolini, kvankam la nura ago de fizika perforto kiun li suferis je manoj de faŝistoj estis la rabado de lia hejmo kaj biblioteko en Napolo en novembro 1926.[4] Kvankam li sukcesis resti ekster prizono pro sia reputacio, li restis celo de kontrolado, kaj lia akademia laboro estis tenita en malhelo fare de la registaro, ĝis la punkto ke neniu grava gazeto aŭ akademia publikaĵo eĉ aludis al li. Croce poste stampis la terminon onagrocrazia (laŭvorte "registaro de azenoj") por emfazi la kontraŭ-intelektulaj kaj krudulaj tendencoj de partoj de la faŝisma reĝimo.[5] Tamen, priskribante faŝismon kiel kontraŭ-intelektula Croce ignoris la multajn italajn intelektulojn kiuj tiam aktive subtenis la reĝimon de Mussolini, inklude la iama amiko kaj kolego de Croce, nome Gentile. Croce ankaŭ priskribis faŝismon kiel malattia morale (laŭvorte "morala malsano"). Kiam la registaro de Mussolini adoptis antisemitismajn politikojn en 1938, Croce estis la nura ne-juda itelektulo kiu malakceptis plenumi registaran pridemandaron planitan por kolekti informaron pri la tiel nomita "rasa fono" de la italaj intelektuloj.

IdearoRedakti

FilozofioRedakti

Li centriĝis al idealismo.

EstetikoRedakti

La estetiko estas unuarange teoria ago bazita sur la sensoj, sur la reprezento kaj intuicioj kiujn oni havas el la realo. La fundamenta celo de la estetiko — kiu estas ankaŭ la scienco de la esprimo — estas la lingvaĵo. La arto ne estas tiele produkto nur senta, sed koncepta reflekto kiu se ne estas simpla socia fakto (je la maniero de pozitivistoj), posedas statuson kaj partikularan kaj specifan: arto estas la esprimo de lirika intuicio kiu kortuŝas emocie la intelekton, ĉar ligas senton kaj sencon.

LogikoRedakti

Filozofio de la PraktikoRedakti

HistoriismoRedakti

Politika teorio. Kontribuo al liberalismoRedakti

VerkojRedakti

Filozofio de la spiritoRedakti

  • Estetica come scienza dell'espressione e linguistica generale
  • Logica come scienza del concetto puro
  • Filosofia della pratica. Economica ed Etica
  • Teoria e storia della storiografia

Filozofio kaj estetikoRedakti

  • Problemi di estetica e contributi alla storia dell'estetica italiana
  • La filosofia di Giambattista Vico
  • Saggio sullo Hegel seguito da altri scritti di storia della filosofia
  • Materialismo storico ed economia marxistica
  • Nuovi saggi di estetica
  • Etica e politica
  • Ultimi saggi
  • La poesia. Introduzione alla critica e storia della poesia e della letteratura
  • La storia come pensiero e come azione
  • Il carattere della filosofia moderna
  • Discorsi di varia filosofia (2 voll.)
  • Filosofia e storiografia
  • Indagini su Hegel e schiarimenti filosofici
  • Perché non possiamo non dirci "cristiani"

Diversaj verkojRedakti

  • Primi saggi
  • Cultura e vita morale
  • L'Italia dal 1914 al 1918. Pagine sulla guerra
  • Pagine sparse (3 voll.)
  • Nuove pagine sparse (2 voll.)
  • Terze pagine sparse (2 voll.)
  • Scritti e discorsi politici (2 voll.)
  • Carteggio Croce-Vossler (1899-1949)
  • B. Croce - G. Papini, Carteggio 1902-1914
  • Il caso Gentile e la disonestà nella vita universitaria italiana (1909)

Verkoj de literatura kaj politika historiojRedakti

  • Saggi sulla letteratura italiana del Seicento
  • La rivoluzione napoletana del 1799
  • La letteratura della nuova Italia (6 vol.)
  • I teatri di Napoli dal Rinascimento alla fine del secolo decimottavo
  • La Spagna nella vita italiana durante la Rinascenza
  • Conversazioni critiche
  • Storie e leggende napoletane
  • Manifesto degli intellettuali antifascisti
  • Goethe
  • Una famiglia di patrioti ed altri saggi storici e critici
  • Ariosto, Shakespeare e Corneille
  • Storia della storiografia italiana nel secolo decimonono (2 vol.)
  • La poesia di Dante
  • Poesia e non poesia
  • Storia del Regno di Napoli
  • Uomini e cose della vecchia Italia
  • Storia d'Italia dal 1871 al 1915
  • Storia dell'età barocca in Italia
  • Nuovi saggi sulla letteratura italiana del Seicento
  • Storia d'Europa nel secolo decimonono
  • Poesia popolare e poesia d'arte
  • Varietà di storia letteraria e civile
  • Vite di avventure, di fede e di passione
  • Poesia antica e moderna
  • Poeti e scrittori del pieno e del tardo Rinascimento
  • La letteratura italiana del Settecento
  • Letture di poeti e riflessioni sulla teoria e la critica della poesia
  • Aneddoti di varia letteratura
  • Isabella di Morra e Diego Sandoval de Castro

NotojRedakti

  1. "Nomination Database". Nobel Foundation. Alirita la 1an de decembro 2019.
  2. Denis Mack Smith, "Benedetto Croce: History and Politics", Journal of Contemporary History Vol 8(1) Jan 1973 p 47.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Rizi, Fabio Fernando (2003). Benedetto Croce and Italian Fascism. University of Toronto Press. pp. 124–139.
  4. Detala priskribo en letero de Fausto Nicolini al Giovanni Gentile publikigita en Sasso, Gennaro. (1989) Per invigilare me stesso. Bologna: Il mulino, p. 139–40.
  5. Temas pri disdegna termino por misregado, malfrua kaj satira aldono al la fama triopo de Aristotelo: tiranio, oligarkio, kaj demokratio.

BibliografioRedakti

  • Parente, Alfredo. Il pensiero politico di Benedetto Croce e il nuovo liberalismo (1944).
  • Hayden White, "The Abiding Relevance of Croce's Idea of History." The Journal of Modern History, vol. XXXV, no 2, June 1963, pp. 109–124.
  • Hayden White, "The Question of Narrative in Contemporary Historical Theory", History and Theory, Vol. 23, No. 1 (Feb. 1984), pp. 1–33.
  • Myra E. Moss, Benedetto Croce reconsidered: Truth and Error in Theories of Art, Literature, and History ,(1987). Hanover, NH: UP of New England, 1987.
  • Ernesto Paolozzi, Science and Philosophy in Benedetto Croce, in "Rivista di Studi Italiani", University of Toronto, 2002.
  • Janos Keleman, A Paradoxical Truth. Croce's Thesis of Contemporary History, in "Rivista di Studi Italiani, University of Toronto, 2002.
  • Giuseppe Gembillo, Croce and the Theorists of Complexity, in "Rivista di Studi Italiani, University of Toronto, 2002.
  • Fabio Fernando Rizi, Benedetto Croce and Italian Fascism, University of Toronto Press, 2003. ISBN 978-0-8020-3762-6.
  • Ernesto Paolozzi, Benedetto Croce, Cassitto, Naples, 1998
  • Roberts, David D. Benedetto Croce and the Uses of Historicism. Berkeley: U of California Press, (1987).
  • Claes G. Ryn, Will, Imagination and Reason: Babbitt, Croce and the Problem of Reality (1997; 1986).