József GRŐSZ [jOĵef grOs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Grősz József estis hungara romkatolika pastro, ĉefepiskopo, membro de Hungara Scienca Akademio (1946).

József Grősz
hungara ĉefepiskopo
Grősz József Kalocsa Kő.JPG
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1887 (1887-12-09)
en Halbturn
Morto 3-an de oktobro 1961 (1961-10-03) (73-jara)
en Kalocsa
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario [#]
Lingvoj hungara lingvo [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • politikisto [#]
Episkopo de Szombathely
Ĉefepiskopo de Kalocsa
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Skulptaĵo pri József Grősz

József Grősz [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1887 en Hungara reĝlando, en Féltorony (nuntempa Halbturn en Burgenlando, en Aŭstrio). Li mortis la 3-an de oktobro 1961 en Kalocsa.

BiografioRedakti

József Grősz post lernado li iĝis pastro en 1911. Li komencis sian pastran karieron en Farád, baldaŭe en Győr. Li iĝis episkopa sekretario en 1921. Post 7 jaroj li jam estis vicepiskopo. Ekde1936 li gvidis diocezon de Szombathely. Inter 1939-1944 li estis ankaŭ senatano, dume en 1943 li iĝis ĉefepiskopo de Kalocsa. En 1949 pro arestiĝo de József Mindszenty li plenumis la postenon primaso. En 1951 ankaŭ li estis arestita kaj false kondamnita, fine li liberiĝis en 1956. En 1990 la akuzoj estis nuligitaj.

MemorigilojRedakti

  • skulptaĵo pri József Grősz fare de Pál Kő

FontojRedakti