Farád [farAd] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna.

Luterana preĝejo de Farád

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Farád situas sur ebenaĵo laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron, tute apud Csorna. Tiu lasta urbo troviĝas 5, Kapuvár 16, Fertőd 29, Fertőszentmiklós 30 km-ojn.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1281. En 1594 la turkoj detruis la komunumon. Inter 1979-1992 Farád estis parto de Csorna.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas la preĝejoj katolika el 1785 kaj luterana el 1784, kastelo de Ostffy [oŝtfi] kiu nun estas lernejo, skulptaĵo pri Sankta Floriano kaj fiŝkaptista lago.

Famuloj redakti

En Farád naskiĝis agronomo Béla Gróf.