Poeto fajrakora: la verkaro de Julio Baghy

verko de Marjorie Boulton dediĉita al la verko kaj la vivo de Julio Baghy
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Poeto Fajrakora: la verkaro de Julio Baghy estas verko de Marjorie Boulton dediĉita al la verko kaj ankaŭ kun multaj aludoj al la vivo de la fama verkisto kaj propagandisto de esperanto nome la hungara Julio Baghy. Ĝi estas publikigita de Artur E. Iltis en Saarbrücken en la jaro 1983. Estas enkonduko kaj bibliografioj de Reinhard Haupenthal.

Poeto fajrakora
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marjorie Boulton
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavo redakti

La sinteno de la brita verkistino estas ĉiam favora al la vivo kaj verko de Julio Baghy. Ŝi senkulpigas lin pri la akuzoj kiujn oni faras foje al Baghy pri manko de kvalito pro rilata manko de trankvileco kaj komforto por trankvila dediĉo al kvalita verkado.

La ordigo de ĉapitroj ĝenerale respondas al distribuado de ĝenroj, nome ĉapitro 1a por poezio, 2a por romanoj inter kiuj ŝi elstarigas Hura! (1930), 3a por noveloj, 4a por teatraĵoj el kiuj ŝi elstarigas 1:1 kaj Landvoja renkontiĝo. La 5a ĉapitro estas dediĉata al lia malfacila vivo, el kiu la kaptiteco en Siberio estas nur unu el plej konataj epizodoj de lia vivo. Tamen la aŭtorino dediĉas pli da intereso al lia personeco, humoro, kaj kuraĝo per kiu li travivis malfacilaĵojn.

Kompletigas la verkon diversaj aldonaĵoj, nome biografa resumo, tri omaĝaj poeziaĵoj, kaj bibliografio de kaj pri Julio Baghy.

Resumo el la biografia resumo redakti

  • 1891, naskiĝo el familio de geaktoroj
  • 1894, naskiĝo de fratino, kiu post montaoj moriĝas, kio afliktegas Julion
  • 1896, eklegado kaj malkonstanta lernado
  • 1903, influo de du liboj, Don Kiĥoto (Cervantes) kaj Koro (Edmondo de Amicis)
  • 1908, eklernado aktore kaj ekverkado
  • 1909, ekkono pri Esperanto
  • 1910, eklaboro profesie teatre
  • 1911, eklerno de Esperanto
  • 1913, edziĝo kaj filinon
  • 1915, soldato; septembre kaptita al Rusio: en kaptitejoj instruis Esperanton kaj agadis kaj teatre kaj verkade
  • 1920, reveno hejmen malsana porĉiame, familio disiĝis
  • 1921, ekaktivado esperantisme
  • 1922, fondo kun Kalocsay kaj Teodoro Schwartz de Literatura Mondo, ekveturis por disvastigi Esperanton
  • 1923 UK en Nurenbergo
  • 1924, edziĝo al Elizabeta Zsiros (1891-1977) kiu ege kunlaboros al li
  • 1925, UK en Ĝenevo
  • 1929, UK en Budapeŝto
  • 1930, UK en Oksfordo
  • 1930-38, traveturado de tuta Eŭropo por gvidi kursojn
  • 1932, UK en Parizo
  • 1933, Zamenhofaĵoj en Varsovio
  • 1935, malfacilaĵoj pro Horthy-reĝimo en Hungario, UK en Romo
  • 1936, UK en Varsovio
  • 1939, akademiano, pro 2aMM malfacilaĵoj kaj perdo de la filino
  • 1950, periodo de Granda Silento, malfacilas rilatoj kun eksterlandanoj, provizore laboris kiel policano
  • 1956, revivigo de la Esperanta Movado en Hungario, UK en Kopenhago
  • 1958, reaperis la perdita filino en Ĉeĥoslovakio
  • 1959, UK en Varsovio
  • 1961, UK en Harogato, diversaj malsanaj periodoj
  • 1963, UK en Sofia
  • 1966, UK en Budapeŝto
  • 1967 morto en Marto[1]

Referencoj redakti

  1. Por la tuta ĉapitro Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora: la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983. pp. 119-126.

Bibliografio redakti

  • Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora: la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983.

Eksteraj ligiloj redakti