Ágoston Haraszthy

Ágoston Haraszthy [Agoŝton harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszthy Ágoston estis hungara-usonana aventuristo, negocisto, fondinto de vitkulturo en Kalifornio.

Ágoston Haraszthy
Persona informo
Agoston Haraszthy
Naskonomo Haraszthy Ágoston
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1812 (1812-08-30)
en Peŝto
Morto 6-an de julio 1869 (1869-07-06) (56-jaraĝa)
en Corinto
Lingvoj hungara vd
Loĝloko BaĉkaViskonsinoSan-DiegoSan-Francisko • Sonoma vd
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Familio
Edz(in)o Eleonóra Dedinszky vd
Infanoj Géza Haraszthy vd
Parencoj Natalie Kingston vd
Profesio
Okupo vinkultivisto • politikistoPioniro vd
Laborkampo vinkultivado vd
Aktiva en Sakramento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vitejo de Ágoston Haraszthy
Blazono de Ágoston Haraszthy (nun blazono de la vitejo)

Ágoston Haraszthy [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1812 en Pest (urbo), li mortis la 6-an de julio 1869 en Nikaragvo en Corinto?. (Estas fontoj pri naskiĝo en Futak.)

Edzino de Ágoston Haraszthy

Biografio redakti

Pri junaĝo de Ágoston Haraszthy estas kontraŭdiraj priskriboj. Ŝajnas, li studis juron, poste li komencis politikadi. Tutcerte li edziĝis en 1833, baldaŭ li havis 7 gefilojn. Tiutempe li estis subnotario, iom post li havis konflikton kun la regantaj Habsburgoj. Li komencis vojaĝadi komence al Britio, poste al Usono. En 1840 (aŭ en 1844) li vojaĝis jam kun la plena familio al Viskonsino, kie li fondis vilaĝon. Baldaŭ li vojaĝis al aliaj regionoj de Usono (li parolis eĉ kun prezidanto John Tyler), poste li mallonge revizitis Hungarion. Reveninta kun pluraj parencoj al Viskonsino li okupiĝis pri diversaj negocoj (vitkulturo, vaporŝipo, bredadoj) sen grandaj sukcesoj. En 1849 la familio translokiĝis al San-Diego, kie li denove faris plurajn negocojn. En 1850 li estis elektita policano (sheriff), poste policestro. En 1851 li estis elektita parlamenta deputito de Kalifornio, tial li translokiĝis al la tiama ĉefurbo Vallejo. Baldaŭ li okupiĝis pri vitkulturo. Li aĉetis bienojn, en 1861 li portis el Eŭropo plurajn vitoplantojn kaj plantis ilin en siaj bienoj en Kalifornio, sed en 1867 li bankrotiĝis. Tamen tiu vitejo ankaŭ nuntempe funkcias. En la sekva jaro li vojaĝis al Nikaragvo, kie li okupiĝis pri sukerkanoj kaj rumoj. Li volis trairi riveron, kie li malaperis, supozeble krokodiloj manĝis lin.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Éjszakamerikai utazások (1844) - vojaĝopriskribo pri Usono

Memorigiloj redakti

  • reliefa memortabulo en San Diego [2]

Fontoj redakti