Futog (serbe Футог, hungare kaj germane Futak) estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Novi Sad. La nomo devenas el la hungara, signifanta kuriero. Dum la historio estis Malnova kaj Nova Futog.

Futog
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 14′ N, 19° 43′ O (mapo)45.23333333333319.716666666667Koordinatoj: 45° 14′ N, 19° 43′ O (mapo) [+]
Alto 85 m [+]
Areo 83,26 km² (8 326 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Futog (Vojvodino)
Futog (Vojvodino)
DEC
Futog
Futog
Situo de Futog
Futog (Serbio)
Futog (Serbio)
DEC
Futog
Futog
Situo de Futog

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Futog [+]
vdr
Katolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo en Futog
Katolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo en Futog

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, Novi Sad troviĝas 10 km-ojn for.

Historio redakti

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. Familio Garai havis burgon en 1422. Tie la reĝo kunvokis parlamenton en 1456. La hungara armeo venkis la turkojn, dume liberiĝis 17 000 da kaptitoj en 1462. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. En la 18-a j.c. la regiono apartenis al Habsburga Imperio. En 1848 okazis batalo inter serboj kaj hungara armeo. En 1910 loĝis en Malnova Futak 5976 da loĝantoj (germanoj 2595, serboj 2483, hungaroj 551), en Nova Futak 3568 da loĝantoj (2115 germanoj, 907 hungaroj, 502 serboj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Bács-Bodrog, en distrikto Újvidék. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungaroj okupis la urbon.

En 1991 loĝis en la urbo 16 048 da loĝantoj (serboj 13 631, jugoslavianoj 1080, hungaroj 327, kroatoj 260, slovakoj 165, ktp). En 2002 estis 18582 da loĝantoj 16824 estis serboj.