Aventuro

(Alidirektita el Aventuristo)

Tiu ĉi artikolo estas pri la eventa aventuro. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la programa Aventuro.


Fridtjof Nansen akiris internacian famon post sia ekspedicio al la norda poluso en 1893–1896 batis rekordon kaj atingis latitudon 86 ° 14 ′.
La libro de Lewis Carroll "Alice's Adventures in Wonderland."

Aventuro (el la latina: adventura, evento) estas ekscita, neatendita kaj neordinara, foje riska, sperto. Aventuro ege malsimilas al ĉiutaga vivo, do la fremdeco de la spertitaj kondicoj ludas grave kaj estas grandsignifa.

La pli ĝenerala ampleksa signifo de la termino rilatas al iu ajn iniciato, kiu implikas fizikan, financan aŭ psikologian riskon kaj streĉigon, celantan profitigi la vivon de la aganta individuo, ekzemple: komerca entrepreno, afero aŭ alia grava devontigo, kiu grave influas vivmanieron.

Iafoje temas pri farado de aŭdaca aŭ eĉ danĝera ago, kun rezultoj neatenditaj aŭ ne antaŭe konataj. Aventuroj, kiuj estas agadoj, kiuj implikas fizikan danĝeron, estas ekzemple ĉielplonĝado, montgrimpado, flosado sur la rivero aŭ partoprenado en ekstremaj sportoj kaj defiaj. Kutime temas pri unuespertita vojaĝo iaspeca, ĉu tra lando ĉu tra tempo aŭ menso.

Povas temi pri vera okazaĵo aŭ pri fikcio.

Kiel unuan raporton pri aventuro oni konsideras la eposon pri Gilgameŝ.

Motivo redakti

Aventura sperto kaŭzas psikologian ekscitiĝon, kiu povas esti interpretata negative (ekz. Timo) aŭ pozitive (ekz. Fluiĝo). Por iuj homoj, aventuro fariĝas la celo en si mem. Laŭ la aventuristo Andre Malraux, en sia libro La Condition Humaine (1933), "Se homo ne volas riski sian vivon, kie estas lia honoro?". Simile, Helen Keller diris, ke "la vivo estas aŭ aŭdaca aventuro, aŭ nenio."

Aventuraj agadoj okazantaj ekster la hejmo kutime okazas por distraj aŭ ekscitaj celoj, ekzemple: vetkuroturismo. Aventuraj agadoj ankaŭ povas konduki al sciencaj malkovroj, kiel tiuj faritaj de brita serĉisto-pioniro aventuristo Jason Lewis, kies aventuroj celis ĉerpi eblajn lecionojn pri tutmonda daŭripovo.