Helen Keller
Helen Adams KELLER (naskiĝis la 27-an de junio, 1880 en Tuscumbia, Alabamo[1], mortis la 1-an de junio, 1968 en Westport, Konetikuto) estis usona verkistino. Ŝi estis blinda kaj surda, kaj sukcese luktis kontraŭ la barieroj de la komunikado.
Helen Keller | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Helen Adams Keller |
Naskiĝo | 27-an de junio 1880 en Tuscumbia, Alabamo |
Morto | 1-an de junio 1968 (87-jara) en Easton, Konektikuto |
Mortokialo | malsano |
Tombo | Vaŝingtona Nacia Katedralo |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Coolidge Hill Road • Dana Street |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Radcliffe College • Universitato Harvard • The Cambridge School of Weston |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Arthur Henley Keller |
Patrino | Catherine Adams |
Parencoj | Charles W. Adams |
Okupo | |
Okupo | verkisto • oratoro • eseisto • politika aktivisto • sindikatisto • pacaktivisto • sufrageto • lingvisto • aŭtobiografo |
Verkoj | The Story of My Life The Frost King |
En la aĝo de 19 monatoj ŝi pro malsano iĝis blinda kaj surda.
Helpe de sia instruistino Anne Sullivan ŝi unue lernis komuniki per palpado de la polmo. Poste ŝi lernis paroli kaj skribi, ŝi vizitis universitaton, lernis fremdajn lingvojn, verkis librojn kaj prelegis.
Helen Keller fariĝis ano de la Socialisma Partio, luktis kontraŭ militoj kaj engaĝiĝis por la rajtoj de subpremitoj. Keller vizitis 35 landoj inter 1946 kaj 1957[2].
Helen Keller kaj EsperantoRedakti
Helen Keller esprimiĝis favore al "supernacia lingvo" :
"Mi konsideras Esperanton kiel grandan esperigon de miaj samsortanoj. La unua kaj la plej bona helpo al blindaj kaj surdaj homoj povas veni nur el niaj propraj vicoj, kaj ju pli ni kunagas trans ĉiujn landlimojn, des pli granda estos ankaŭ la helpo. Por supernacia interkompreniĝo oni bezonas supernacian lingvon por eviti maloportunecon de tradukoj. Inter la blinduloj, la rondo de esperantistoj konstante pligrandiĝas" [3].
Verkaro (elekto)Redakti
Keller verkis entute 12 publikigitajn librojn kaj plurajn artikolojn.
- The Story of My Life (membiografio, 1902)
- Optimism (eseo, 1903)
- The World I Live In (eseo, 1908)
- Midstream – My Later Life (membiografio, 1929)
En Esperanto aperis:Redakti
Ni vojaĝas al Jugoslavio, en traduko de Branko Rajsic[4][5]
BildaroRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
(en) Oficiala retejo de Helen Keller : helenkeller.org
(en) Helen Keller, referenca arkivo
(en) Alabama Honors Helen Keller and Her ‘Spirit of Courage'
(en) Helen Keller - artikoloj pri ŝi en la retejo de la Fondumo de usonaj blinduloj
ReferencojRedakti
- ↑ (en) "Helen Keller FAQ". Perkins School for the Blind
- ↑ (en) "Helen Keller Biography". American Foundation for the Blind (AFB.org).
- ↑ El intervjuo aperinta en "Die Furche", aŭstra katolika kulturgazeto, citita en "Pri Internacia lingvo dum jarcentoj". Isaj Dratwer. Tel-Avivo, memeldono, p.67-68 el la dua eldono.1977.
- ↑ Helen Keller, Ni vojaĝas al Jugoslavio, Aŭstria Nacia Biblioteko,
- ↑ "Enciklopedio de Esperanto" sub "Jugoslavio" (Budapeŝto : "Literatura Mondo", 1934, p. 269