Taso estas trinkujo por trinkaĵo kiel teokafo. Taso estas proksimume duonsfera, duoncilindra, konusstumpa aŭ similforma, ordinare malalta kun larĝa malfermaĵo, anso, kaj estas farita el porcelano, fajenco aŭ alia materialo.

Laŭ PIV2 la diferenco de glaso ne estas tre strikta: taso estas malalta kaj larĝa, el porcelano, fajenco aŭ arĝento, dum ke glaso estas el vitro, metaloplasto. Sed multaj nomus ĉiujn tri objektojn de la ĉi-suba bildo "tasoj", kvankam la meza estas el vitro kaj la dekstra el ŝtalo, do laŭ PIV estas glasoj.

Tial prefere nomi tason tia, se ĝi havas anson, kaj se anso mankas, do ĝi estas glaso.

Vidu ankaŭ redakti