Flosado estas malfacila distra subĉiela sporta agado uzante plenbloveblan floson por navigi tra rivero aŭ aliaj tipoj de akvofluo. Tiu estas kutime farata sur rapidaj akvoj aŭ kun malsamaj gradoj da malglata akvo, por ravi kaj ekscitigi la flosopasaĝerojn. La evoluo de tiu agado kiel libertempa sporto fariĝis populara ekde la mezo de la 1970-aj jaroj. Ĝi estas konsiderita ekstrema sporto, kiam ĝi povas esti danĝera.

Flosado
speco de sporto
kanuado kaj kajakado • whitewater kayaking
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Flosado en Kostariko – Pacuare
Flosado en Ladaĥo, Barato

Sistemo redakti

La moderna floso estas ŝvelboato (neologisme rafto), konsistante el tre daŭrema, plurtavolaj gumizitaj aŭ vinilŝtofaj kun pluraj sendependaj aerkameroj. La longo varias inter 3.5 m kaj 6 m, la larĝo inter 1.8 m kaj 2.5 m. La escepto al tiu grandecoregulo estas kutime la pakfloso aŭ persona flosilo, kiu estas dizajnita kiel portebla por ununura persono kiu flosigas kaj povas esti tiom malgranda kiom 1.5 m longa kaj peza tiom malgranda kiom 1.8 kg.

Ŝvelboatoj venas en kelkaj diversaj formoj. En Eŭropo, la plej ofta estas la simetria floso stirita per padelo ĉe la posta parto. Aliaj tipoj estas la nesimetria, rudro-kontrolita floso kaj la simetria floso kun centra stirilo (remiloj). Ŝvelboatoj estas kutime propulsitaj per ordinaraj padeloj kaj tipe estas aranĝataj por 4 al 12 personoj. En Rusio, ŝvelboatoj ofte estas manfaritaj kaj estas ofte katamaranecaj kun du plenbloveblaj tuboj alkroĉitaj al kadro. Paroj de padelistoj navigas sur tiuj raftoj. Katamaranecaj raftoj fariĝis popularaj ankaŭ en la okcidenta Usono, sed estas tipe remitaj anstataŭe de padelitaj.

Gradoj de rapidaj akvoj redakti

La internacia skalo de rivera malfacileco indikas la gradon de malfacileco de flosado en sekcio de la rivero aŭ en sola rapidfluo. La skalon agnoskas Internacia Federacio de Kanuado. Ekzistas en ĝi la ses klasoj, de I ĝis VI. Rapidfluojn de la klaso I oni povas facile trapasi, kaj tiuj de la klaso VI estas grava minaco al la vivo de penanta trapasi ĝin. Oni povas uzi ankaŭ aldonitajn klasojn II+, III-, III+, IV-, IV+, kaj la V klaso estas malfermita subskalo: oni povas indiki rapidfluojn kiel 5.0, 5.1, 5.2 k.t.p.[1]

Teknikoj redakti

Sekureco redakti

Mediaj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti