Malfermi la ĉefan menuon

Fritz Sitte

aŭstra ĵurnalisto

Fritz SITTE (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1924 en Krems, mortinta la 7-an de januaro 2007 en Villach) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li estis konata ĉefe en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj kiel ekstremisma ĵurnalisto kaj aŭtoro de pluraj fascinaj libroj kaj raportoj el krizaj regionoj de la tuta mondo.

Fritz Sitte
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1924 (1924-08-30)
en Krems
Morto 7-an de januaro 2007 (2007-01-07) (82-jara)
en Villach
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Profesio
Profesio ĵurnalisto [#]
Honorigoj Q61743209 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post translokiĝio en la 1938-a jaro al la memelektita nova ŝatregiono apud Villach li jam dum lernejaj jaroj aktivis ĵurnaliste ĉe Kärntner Grenzruf en la sekcio de regiona ĵurnalismo.[1]. Post soldatado en tankregimento de Wehrmacht li laboris unue ĵurnalisme por diversaj gazetoj kaj periodaĵoj ĝis li ekigis vojaĝadon profesian tra la tuta mondo en 1951. En 1967 li furoris internacie danke al raportoj el la tiama internmilita areo de Jemeno.

Lia laboritaĵoj gazetarfotografiaj publikigitis en multaj renomitaj novaĵmagazinoj, ekz. ĉe "Life", "Time", "Paris Match", "The Observer", "Die Weltwoche", "Stern".[2].

En 1972 aperis Flammenherd Angola, lia unua verko por kiu li honoritis unu jaron poste per la Dr.-Karl-Renner-publicistpremio. Dum ok monatoj li taksitis malaperinta kiam - per multaj travivaĵoj, vivdanĝersufero kaj aliaj specialaj cirkonstancoj - li sukcesis esplori en la Angola Enlanda Milito diversajn aspektojn pri la batalkoncepto de la anoj de UNITA, la Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo sub la estrado de la iel karisma Jonas Savimbi. Jam ekde 1968 li ankaŭ filme raportistis; liaj historioj pri UNITA-ribeluloj montritis ekz. ankaŭ de BBC, NBC kaj ZDF.[3].

Estante liberprofesiulo Sitte konatigis multajn aktualajn temojn pri krizaj regionoj tutmondaj en Germanlingvio kaj dokumentadis ilin ankaŭ libre. Por intervjui liberigbatalantojn kaj repezentantojn de malŝtataj organizoj surloke li neniam timis eĉ la plej grandajn malalgrablaĵojn kaj streĉadojn. Ne malmulto de tiaj agoj estis kontraŭleĝa, ekz. kun landlimtranspasoj malpermesitaj. Liaj raportoj ĉiam akompanitis per multaj personaj travivaĵoj kaj vole nevole ravigaj aventuroj pro kio li ankaŭ kritikiĝis esti politikinterpreta subjektivulo kaj simpla aventurserĉanto.[4]. Sitte tiajn akrajn riproĉojn ja klare refutis.[5].

Krom Angolo kaj Jemeno vizititis de Sitte en intenco de malkovra ĵurnalistado i.a. ankaŭ Ĉado, Sudano, Kamboĝo, Birmo kaj Afganio.

HonorojRedakti

  • 1973 Dr.-Karl-Renner-Publizistikpreis
  • 1988 Kulturpreis der Stadt Villach
  • 1995 honortitolo profesio Professor
  • 1999 Großes Ehrenzeichen des Landes Kärnten

VerkojRedakti

  • Flammenherd Angola. 1972
  • Brennpunkt Jemen. 1973
  • Panikzone Panama. 1974
  • Dreckiges Öl. 1975
  • Schwarze Götter: Abenteuer in Surinam. 1976
  • Inferno Schwarzafrika. Der Westen verliert einen Kontinent. 1977
  • Abenteuer in unserer Zeit. 1978
  • Rebellenstaat im Burma-Dschungel. 1979
  • Perlen, Schmuggler, Abenteuer. 1979
  • Ich war bei den Kurden. Augenzeuge eines Lebenskampfes. 1980
  • Flug in die Angola-Hölle. Der vergessene Krieg . 1981
  • Die Roten Khmer. Völkermord im Fernen Osten . 1982
  • Schicksalsfrage Namibia. 1983
  • Heißes Eis Antarktis. 1984
  • Ich war in Nicaragua. 1985
  • Buschmann, schieß oder stirb. 1986
  • Jemen – Krummdolch und Erdöl. 1988
  • Abenteuer in unserer Welt. 1989
  • Im Rauschgiftdschungel. 1990
  • Supertanker Alpha. Weltmächte im Kampf um das Öl. 1991
  • Alt werden, aber jung bleiben. 1993
  • Fritz Sitte ganz persönlich. Vom Lausbuben zum Krisenreporter. 1994
  • Bonzius. 1994
  • Bilder eines Krisenreporters. 1999

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti