Jean Seberg

usona aktoro

Jean SEBERG (naskiĝis la 13-an de novembro, 1938, mortis la 8-an de septembro, 1979) estis usona aktorino.

Jean Seberg
Persona informo
Jean Seberg
Naskonomo Jean Dorothy Seberg
Naskiĝo 13-an de novembro 1938 (1938-11-13)
en Marshalltown
Morto 30-an de aŭgusto 1979 (1979-08-30) (40-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per trodozo vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Iovao • Marshalltown High School vd
Familio
Edz(in)o Romain Gary • Dennis Berry • François Moreuil vd
Infanoj Alexandre Diego Gary vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1957–1979 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Jean Seberg

Jean Seberg naskiĝis en Marshalltown, Iowa. Ŝia aktora kariero komenciĝis en la jaro 1957, kiam la reĝisoro Otto Preminger inter 18.000 aspirantinoj elektis ŝin por la rolo de Johana de Arko en la filmo Saint Joan. Unu jaron poste ŝi denove aperis en filmo de Preminger: Bonjour Tristesse, laŭ verko de Françoise Sagan.

Poste Jean-Luc Godard invitis ŝin al Francio. En lia filmo À bout de souffle ŝi kune kun Jean-Paul Belmondo prezentis la ĉefrolon. Dum la sekvaj jaroj ŝi laboris en Usono kaj Eŭropo. Ŝi engaĝiĝis politike por la nigrula movado Black Panther Party.

En la jaro 1974 ŝi elprovis sin kiel reĝisorino, sed ŝia projekto Ballad for Billy the Kid ne gajnis grandan sukceson.

En sia persona vivo Jean Seberg ne trovis veran feliĉon. Ŝiaj edzecoj fiaskis post mallonga tempo, unu ido mortis dutagojn post naskiĝo. Tio okazis pro fia ago de FBI.

En 1970, FBI kreis malveran rakonton per informanto bazita en San Francisco, ke feto de Seberg ne estis generita fare de ŝia edzo, Romain Gary, sed de Raymond Hewitt, membro de la Black Panther Party. La rakonto estis raportita fare de klaĉkolumnisto Joyce Haber de Los Angeles Times, apenaŭ kaŝinte Seberg. Tio estis presita ankaŭ en revuo Newsweek, en kiu Seberg estis rekte nomita. Tio kaŭzis ĉe Seberg trofruan naskon kaj la 23-an de aŭgusto 1970, naskis 1,8 kg pezajn knabineton. La infano mortis du tagojn poste. Seberg okazigis entombigon en ŝia hejmurbo kun malfermita kesteto, kiu permesis al raportistoj vidi la blankan haŭton de la bebo por kontraŭpruvi la onidirojn.

Pro tio ŝi mem suferis de psikaj problemoj, uzis drogojn kaj plurfoje provis fari suicidon. Fine de aŭgusto 1979 ŝi malaperis, kaj kelkajn tagojn poste oni trovis ŝin morta en ŝia aŭto. Ŝi uzis trodozon da tablojdoj – probable mortigis sin mem.

Ŝia lasta edzo, la verkisto Romain Gary mortigis sin mem dekses monatoj poste. Lia suicidletero, adresita al lia eldonisto, indikis ke li ne mortigis sin pro la perdo de Seberg, sed ĉar li ne plu povis produkti literaturajn verkojn.

Ŝia tombo troviĝas en la Pariza Tombejo de Montparnasse.

En la jaro 1995 aperis dokumenta filmo pri ŝia vivo: Jean Seberg: American Actress.

Listo de filmoj redakti

  • Saint Joan (1957)
  • Bonjour Tristesse (1958)
  • The Mouse That Roared (1959)
  • À bout de souffle (Francio, 1959)
  • In the French Style (1962)
  • Lilith (1964)
  • The Beautiful Swindlers (1964)
  • Backfire (1964)
  • A Fine Madness (1966)
  • La ligne de démarcation (1966)
  • La Route de Corinthe (1968)
  • Les oiseaux vont mourir au Pérou (1968)
  • Pendulum (1968)
  • Paint your Wagon (1969)
  • Airport (1970)
  • L'attentat (1972)
  • Kill! (1972)
  • Camorra (1972)
  • The Corruption of Chris Miller (1973)
  • Les Hautes Solitudes (1974)
  • Ballad for Billy the Kid (1974)
  • Le grand délire (1975)
  • White Horses of Summer (1975)
  • Die Wildente (1976)

Eksteraj ligiloj redakti