Friedrich Ladegast

Friedrich Ladegast (* 30-a de aŭgusto 1818 en Hochhermsdorf (nun Hermsdorf, urboparto de Zettlitz); † 30-a de junio 1905 en Weißenfels) estis elstara germana orgenkonstruisto en la dua duono de la 19-a jarcento.

Friedrich Ladegast
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1818 (1818-08-30)
en Zettlitz
Morto 30-an de junio 1905 (1905-06-30) (86-jaraĝa)
en Weißenfels
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Okupo
Okupo orgenkonstruo • muzikilfaristo
vdr

Infanaĝo redakti

Friedrich Ladegast naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1818 kiel oka filo de domposedanto, lignaĵisto kaj tubkonstrua majstro Johann Christlieb Ladegast kaj lia edzino Eva Rosina, desnaske Dathin, en Hochhermsdorf (nun Hermsdorf) proksime de la urbo Geringswalde en Saksio. La Ladegast-oj ne estis tradicia muzikista familio, tamen pro la muzikado kadre de la familio la infanoj kontaktis kun muziko. Instruado pri la ludado de piano, kompletigita poste per instruo ĉe la orgeno, inicis la junan Friedrich en la fundamentojn de ĉi tiu arto. Amo al muziko kaj metiista scipovo lernita ĉe la patro kuniĝis. Jen li esprimis sin en siaj malfruaj jaroj al sia amiko, la Chemnitz-a orgenisto William Hepworth: „Fakte mi estas same muziktalentita kiel vi, nur ke tempo kaj kondiĉoj ne permesis al mi, elformi miajn ĉi-rilatajn kapablojn.“ Kio finfine motivis Friedrich-on fariĝi orgenkonstruisto, nuntempe nur konjekteblas. Krom la fakto, ke ankaŭ lia pli aĝa frato Christlieb elektis tiun ĉi profesion, certe la ekzemplo de la fama samlandano Gottfried Silbermann, kiu 150 jarojn antaŭe agis en la ĉ. 50 km fora Freiberg, forte influintus, kvankam ne nepre rekte, la fratojn. Sendube la Ladegast-oj konis ties verkojn troveblajn en tuja proksimeco al ilia hejmvilaĝo en Rochlitz, Ringethal kaj Schweikershain.

Profesia instruo redakti

Sian unuan instruon kiel orgenkonstruisto Friedrich ricevis en la metiejo de sia frato en Geringswald. Dum la sekvontaj jaroj de sia metimigrado li laboris en diversaj orgenkonstruaj metiejoj de meza Germanio (Kreutzbach en Borna, Mende en Leipzig kaj Zuberbier en Dessau). Postaj studvojaĝoj kondukis lin i.a. ankaŭ en Alzacon, al suda Germanio kaj al Francio. En la alzaca Strasburgo Ladegast studis laŭ propra sciigo la fruajn verkojn de Gottfried Silbermann, tamen ne, kiel en la pasinteco erare supozata, kiel kunlaboranto de la metiejo de Martin Wetzel tuj post sia submajstra servo en la mezgermanaj orgenkonstruejoj.

Ankaŭ la supozo, ke Friedrich Ladegast dum unu el siaj vojaĝoj persone ekkonis la faman francan orgenkonstruiston Aristide Cavaillé-Coll kaj eĉ laboris ĉe tiu ĉi, laŭ nuna kono pruviĝas ne ĝusta. Tamen ambaŭ orgenkonstruistoj alte estimis unu la alian. Ekz. antaŭ la konstruado de la granda orgeno por la Nikolai-preĝejo en Lepsiko (1862) Friedrich Ladegast informiĝis kadre de studvojaĝo pri la teknikaĵoj en la grandaj orgenoj de Cavaillé-Coll. Albert Schweitzer skribis: „La granda franca orgenkonstruisto Aristide Cavaillé-Coll estimis lin [F. Ladegast] kiel la plej bona el inter la samtempaj orgenkonstruistoj de la dua duono de la 18-a jarcento. Mi ankoraŭ konis Cavaillé-Coll kaj povas certigi, ke li parolis pri Ladegast admire.“

Setlado redakti

En 1846 Friedrich Ladegast proponis en la urbo Weißenfels ĉe Saale la setladon kiel orgenkonstruisto kaj instrumentfaristo, por kiu li ricevis la licencon komence de 1847. El lia anonco en la gazeto Weißenfelser Kreisblatt jeno kompreneblas: „Ke mi setlis ĉi tie kiel orgenkonstruisto kaj instrumentfaristo, mi sindone anoncas. Mi petas favoran konfidencon, kies atendojn mi plej strikte kaj digne plenumos. Weißenfels, la 5-a de februaro 1847“

Grave rolus por la decido, ĝuste setli en Weißenfels, ne nur la protektado de la reĝas muzikdirektoro de Weißenfels, Ernst J. Hentschel, sed ankaŭ ekonomiaj faktoroj. Weißenfels, situanta ne malproksime de la grandaj urboj Lepsiko kaj Halle, apartenis al tiuj mezgermanaj urboj, kiuj ŝtorme evoluis kadre de la industriiĝo. La malfermo de fervojlinio al Erfurto la 6-an de junio 1846 alportis konsiderindajn starejajn avantaĝojn. Ankaŭ la rivero Saale tiutempe ankoraŭ estis ŝipirebla.

Kiel oni komprenas lian proponon pri setlopermeso, Ladegast jam konis la regionon, nome pro sia restado en Lützen dum la riparado de la Kreutzbach-orgeno (1839) en la tiea urbopreĝejo. En la ĉirkaŭaĵo estis ne alia orgenkonstrua metiejo kaj pro tio malmulta konkurenco. Aldone la urbo havis instruistan seminarion, kiu evoluintis centro de la instruistinstruo en la prusa provinco. Ekde 1822 la instituto substaris la estradon de la fama pedagogo d-ro Wilhelm Harnisch kaj estis pregata i.a. de elstaruloj kiel Ernst J. Hentschel kaj Moritz Hill. Kun Hentschel, kiu ankaŭ estis baptopatro de liaj infanoj, Ladegast dum jaroj estis amikece ligita.

Sukcesoj redakti

Kvankam la ekonomiaj perspektivoj estis multpromesaj, la nombro de mendoj restis nekontentiga. En 1849 Ladegast akiris per propeto flanke de David Hermann Engel mendon por orgeno en la St.-Georg-preĝejo en Geusa ĉe Merseburg, kiu ŝanĝos la pluan estontecon de la juna orgenkonstruisto. Ladegast riskis ĉion – sian povon, proprajn rimedojn, proprajn viziojn – kaj venkis. La orgeno komence planita kiel unumanuala estis trans la kontrakton pliampleksigata per dua manualo. Dum la depreno de la orgeno Engel fariĝis „ege ravita“ de la sono, la elekto de la materialo, la kvalito de la plenumo – do de ĉiuj aspektoj, kiuj al Ladegast jam dum sia vivo alportis famon kaj ankoraŭ nun karakterizas liajn orgenojn.

Novaj menoj kaj lige kun tio sukceso nun ne plu atendigis. En 1850 Ladegast akiris duetaĝan domon en la strato Naumburger Straße, kie li establis sian metiejon kaj en kiu samjare ekestis kvin novaj verkoj. Escepte la orgenon en la vilaĝa preĝejo de Albersroda (II/15) temas pri unumanualaj orgenoj kun 5 ĝis 10 registroj.

La 3-an de novembro 1850 Friedrich Ladegast 32-jara geedziĝis kun la 24-jara Johanne Rosette Bertha Lange (* 7-a de majo 1826; † 6-a de januaro 1902), filino de la urba orgenisto de Weißenfels. La edzeco estis benita per dek du gefiloj, el tiuj tamen sep mortis jam frutempe. Fine de 1851 Ladegast ricevis la komision novkonstrui orgenon por la urba preĝejo St. Peter en la 15 km distanca urbeto Hohenmölsen. Ĉi tiu orgeno nuntempe estas pro siaj 24 sonaj registroj lia plej granda dumanuala instrumento, kiu – escepte de la fasadofajfiloj kaj la ventigilaro – originale konserviĝis. Ĝi tenas en lia verkaro apartan pozicion, ne nur, ĉar ĝi estis la unua granda mendo, sed ankaŭ ĉar ĝi pro sia sona kaj konstrua solideco formis la bazon por postsekvantaj grandaj mendoj en Merseburg, Schulpforta, Lepsiko ktp.

Kiam en 1853 la katedralorgeno de Merseburg denove devis esti riparita, por la katedralorgenisto Engel neniu alia ol Ladegast meritis konsideron. El riparado por 4.500 taleroj tamen evoluis novkonstruo por 6.258 taleroj. Konservante la keston de la malnova orgeno kaj 26 el ĝiaj registroj, poste anstataŭigitaj per novaj, Ladegast starigis instrumenton kun 81 registroj sur 4 manualoj kaj pedalaro, pri kiu oni opiniis jam dumkonstrue – „ke ĉi tiu orgena verko markas novan etapon en la orgenkonstruarto, pro tio ke jen estas atingitaj aferoj, kiuj ĝis nun troviĝas je neniu alia orgeno“. La inaŭgurado okazis la 26-an de septembro 1855. Ĉi tiu en la tiama Germanio plej granda orgeno alportis al Ladegast multan rekonon kaj famon kaj elstarigis lin el vico de malgravaj orgenkonstruistoj sur pli altan ŝtupon. La verko estis admirata de aro da renomaj intelektuloj kaj inspiris ekz. Franz Liszt al kelkaj el siaj granda orgenverkoj.

Ĝis lia sekvonta granda mendo, la orgeno por la Nikolai-preĝejo en Lepsiko (IV/84), en 1862 finfarita kiel tiam plej granda orgeno de Saksio, ekestis ĉ. 16 instrumentoj, inter ili la unua trimanuala orgeno por la Landa Lernejo Pforta (Schulpforta) ĉe Naumburg (1857, 34 registroj). La instrumento estis malkonstruita en la 1960-aj jaroj kaj stokita en la subtegmento, ĝis kiam ajn esencaj partoj estis prirabitaj. En 2005 la orgenkonstrua metiejo Rösel & Hercher renovigis la orgenon.

Du orgenoj transregioniĝis al Orienta Prusio (Memel, 1858, II/44) kaj Malsupra Silezio (Görkau, 1859, II/13).

En 1864 Ladegast konstruis laŭ komisio de la magistrato de la urbo Weißenfels por la urbopreĝejo St. Marien sian duan trimanualan orgenon (41 registroj), kiu hodiaŭ estas lia plej aĝa trimanuala verko ĝis nun konserviĝinta. Same en 1864 lLadegast finfaris la trian trimanualan orgenon – instrumento kun 39 registroj por la kastela preĝejo de Wittenberg en la historia kesto de J.E. Hübner (1767). En 1892 tiu ĉi ricevis novan novgotikan keston kaj estis kompletigita per Barker-maŝino.

Novaj komisioj por grandaj instrumentoj postulis pli grandan metiejon. Pro tio Ladegast en 1865 petis permeson por la konstruo de nova metiejo ĉe la strato Naumburger Straße. Tiel ekestis halo, en kiu poste eĉ la orgeno por la katedralo de Schwerin trovis lokon.

Tia konstruhalo ebligis la malŝarĝigon de unuopaj produktejoj kiel la faifilproduktejo kaj la ventkesto-farejoj kaj permesis samtempan konstruadon de pluraj instrumentoj. Krome la starigloko allasis intonacii novan orgenon, pruvi la taŭgecon de traktilaro kaj forigi mankojn jam en la metiejo. Tio krome sekvigis la ekesto de apartaj specialprofesioj kun aparta personaro kiel stanlaboristoj, fajfil- aŭ ventkestofaristoj, instruitaj aparte tiucelen.

Ĉi tiu praktiko venkis je la mezgermanaj orgenkonstruaj firmaoj nur en la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj de la 19-a jarcento pro la ĝenerala kreskigo de la produktado kaj eksportado. Ekz. la orgenkonstrua firmao Jehmlich, fondita en 1808, ekhavis sian grandan konstruhalon nur en 1897. La same tradicihava, saksa orgenkonstrua firmao Eule, fondita en 1872, starigis sian halon en 1888.

Oni nepre rajtas do nomi Friedrich Ladegast progreseme pensantan orgenkonstruiston siatempan, kiu ne tute fermiĝis antaŭ la tendencoj de la industriigo. Bedaŭrinde oni komplete malkonstruis la metiejon en 1979.

Inter 1864 kaj 1871 la metiejo liveris ĉ. 25 novajn orgenon, tri el ili iris Baltien, alia Moskven (op. 50, 1868) kaj du Palatinaten. Pluaj instrumentoj estis alikonstruitaj aŭ riparitaj.

La jaro 1871 estis por Ladegast vojtrarompa, metante lin finfine en la grupo de tutmonde gravaj orgenkonstruistoj. Tiujare li finfaris sian verkon de 84 registroj en la katedralo de Schwerin. La konstruado kostis 11.000 talerojn, daŭris 3 jarojn kaj estis finfarita la 6-an de septembro 1871. En tiu ĉi instrumento Ladegast utiligis ĉion, kio konvinkis lin el la teknikaj novigoj kaj konoj tiutempaj. Krom la jam elprovita Barker-levilo, la en sekciojn subdividitaj registroŝabloningoj kaj la radiforma angula kaj onda traktilaro li unuafojon en la historio de la germana orgenkonstruo enkonstruis en orgenon la pneŭmatike mastrumatan kresĉendon. Per tiuj ĉi novigoj, kiuj fakte nur normiĝis post enkonduko de la tubopneŭmatiko, li antaŭis sian epokon kaj metis neestingeblaj markilojn en la germanan orgenhistorion.

La 10-an de novembro 1871 la duko de Mecklenburg-Schwerin dekoris Ladegast-on pro la orgenkonstruado de Schwerin per la Ora Merito-Kruco, la ordeno de sia dinastio. La instrumento konstruata en 1872 por la preĝejo St. Jakob en Köthen ĝis nuntempe estas la plej granda orgeno en Anhalto.

 
Poznań
 
Valga,Estonio.

Novkonstruitaj orgenoj redakti

Ĝisfine de la 1880-aj jaroj la metiejon de Ladegast forlasis pli ol 125 novkonstruitaj orgenoj, inter ili:

La agdo de la entrepreno etendiĝis ekde Usono trans la germana Regno ĝis Rusio.

Pliampleksigitaj aŭ restaŭrita estis i.a. jemaj instrumentoj:

Konkurenca batalo redakti

La ĝenerala ŝanĝo de la metiejo al fabriko kiel ĉefa ekkonilo de la industria evoluo, ekigita per invento de la vapormaŝino, ankaŭ kaŭzis gravajn ŝanĝojn en la orgenkonstruo. La kreskado de la urboj sekve de la industria revolucio postulis novajn preĝejojn kaj orgenojn. Krome oni anstataŭigis multajn instrumentojn rigardatajn kiel ne plu laŭtempaj. Tiun bezonon la tradicia metieja produktado ne plu povis tutplene kontentigi. La ekzista sekureco de multaj entreprenoj dependis ne plu de la laborkvalito, sed pli kaj pli de ilia kapablo kreskigi la produktokvanton kaj teni la prezojn malaltaj. Tiujn postulojn nur grandaj entreprenoj povis plenumi.

Ĉ. 1840 la firmao Walcker en Ludwigsburg konstruis la unuan konusvalvan orgenon. Ĉi tiu nova sistemo ventkestosistemo generis kiel neniu alia invento en la orgenkonstruo al skismoj kaj disputo. Fervore akceptata de unuj, akre malaprobata de aliaj, ili surmontras la vojon de la orgenkonstruo tiuepoka. Neniu renoma orgenmetiejo povis preteriri la konusvalvan ventkeston. Dum kiam kelkaj firmaoj kiel Walcker kaj Sauer plene adaptiĝis je ĉi tiu ventkestosistemo, aliaj post kelkaj eksperimento kun la konusvalva kesto revenis al la registroŝabloningo aŭ uzis ambaŭ sistemojn samtempe. Al ĉilastaj ankaŭ apartenis la metiejo de Ladegast. Li mem esprimiĝis pri la uzado de ambaŭ sistemoj jene: „Mi aplikas fakte ĉiujn sistemojn, foje en unu orgeno diversajn, ĉiun tie, kie al mi ŝajnas konvena.“

Fakte oni trovas inter liaj orgenoj en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj kaj nurajn registroŝablonajn orgenojn (ekz. en la paroka preĝejo de Posen, III/43, 1876), nurajn konusvalvajn orgenojn (ekz. en la preĝejo St. Nikolai en Spandau, III/45, 1880) kaj ankaŭ orgenojn kun miksita ventkestosistemo (ekz. preĝejo St. Andreas en Rudolstadt, III/33, 1882). Je tio li konstruis kaj orgenojn kun registroŝabloningoj en la manualoj kaj konusvalva kesto en la pedalaro kaj ankaŭ male. La lastan kombinaĵon Ladegast preferis dum sia pli malfrua kreiva epoko. Malgraŭ tio li restis dumvive ano de la registroŝabloningo. La 13-an de januaro 1880 li sendis al la tiama ĝenerala sekretario de la Viena Gesellschaft der Musikfreunde (societo de muzikemuloj) Leopold Alexander Zellner la jam proverbiĝintajn vortojn: „[...] El la verkoj liveritaj dum la pasintaj jaroj estis du kun konusvalva ventkesto. Multrilate tiuj estas pli facile produkteblaj ol registroŝablonaj kestoj (Sed tute subdirite!) La registroŝablona sistemo ne estos forŝovita de la konusvalva. Ĉar tamen preskaŭ ĉiu frenezas pri konsusaĵoj, do ne gravas, oni devas kunhurli!“

Nur fine de la 1880-aj jaroj la metiejo direktiĝis pli intense al la pneŭmatiko. Ĉar tamen almenaŭ ekde 1890 preskaŭ ĉiuj renomaj orgenkonstruaj firmaoj transiris al la konstruado de tubopneŭmatiko kaj jam disponis pri maturaj sistemoj, la tradicia metiejo el Weißenfels stagnis kaj ne trovis aliĝon al la moderno. Iom post iom la iam fama entrepreno estis forŝovita el la merkato; grandajn mendojn ricevis nur aliaj firmaoj, kiuj nun konstruis pli „modernajn“ orgenojn.

Okaze de la fordono de orgena novkonstruo por la novkonstruita Gewandhaus Lepsiko la firmao en 1884 suferis sian unuan malvenkon kontraŭ la firmao Walcker. La Frankfurta orgenkonstrua firmao Sauer kontestis al li pluajn mendojn en la urbo Lepsiko, kiu ĝis tiam apartenis al „lia teritorio“. La grandaj konstruaĵoj por la Petri-preĝejo (1886, III/60) kaj la Thomas-preĝejo (1889, III/63) estis atribuitaj al Sauer. Ĉu ĉi tiun evoluon kaŭzas nur laŭdiraj intrigoj, pri kiuj Ladegast ofte parolis, estas spekulative.

Strikte ligita kun la teknika pluevoluo en la orgenkonstruo ankaŭ estis la ŝanĝiĝo de la sonestetiko de orgeno al malfru-romantika orkestreca stilo. Pro la sonidealoj de Ladegast, kiujn oni konsideris komence de la naŭdekaj jaroj kiel tro rekteca kaj malmoderna, liaj verkoj ankaŭ ĉirilate pli kaj pli esti ne plu konkurecivaj.

Grandas la nombro de orgenkonstruistoj, kiuj lernis kaj laboris ĉe Ladegast. Al tiuj apartenas:

Vivofino redakti

Post la morto de sia edzino en 1892 Friedrich Ladegast pli kaj pli retiriĝis el la publikeco. Ĝis tiam partopreninta la estradon de la firmao, en 1898 li transdonis la komandon finfine al sia filo Oskar Ladegast (* 1859; † 1944).

Friedrich Ladegast mortis la 30-an de junio 1905. La publiko grandrespekte prenis konon de la morto de la majstro. Jam la 3-an de aŭgusto 1905 en la ĵurnalo Weißenfelser Tagesblatt aperis jena komunikaĵo de la urbomagistrato: „La honorigon de la pramajstro de la orgenkonstruarto Friedrich Ladegast, antaŭ nelonge mortinta, la magistrato plenumis per tio, ke li donis al la konekta strato inter la Beuditz- kaj Gustav-Adolf-stratoj la nomon ‚Ladegast-strato’.“

La graveco de ĉi tiu elstara majstro de la germana orgenkonstruarto plej bone kompreneblas per la vortoj de Albert Schweitzer al la tiama katedralorgenisto de Merseburg Hans-Günther Wauer (en letero el Lambarene de 1958): „Mi taksas Friedrich Ladegast la plej gravan orgenkonstruiston post Silbermann, kies tradicion li daŭrigas. Kaj en rilato teknika kaj ankaŭ sona liaj kreaĵoj estas certagrade unikaj. Mi mem estis kortuŝita de la ludmaniero kaj sonbeleco de Ladegast-orgenoj, kiujn mi sukcesis subfingrigi, kaj dekondukis orgenistojn, kiuj volis alikonstrui kaj modernigi siajn Ladegast-orgenojn komence de nia jarcento, de ĉi tiu peko. Laŭ sonkvalito mi rangigas Ladegast-orgenojn eĉ super tiujn de Cavaillé-Coll.“

Literaturo redakti

  • Holger Brülls: Ladegast-Orgeln in Sachsen-Anhalt, Michael Imhof Verlag, Petersberg 2005, ISBN 3-86568-020-8
  • Hermann J. Busch: Friedrich Ladegast und Silbermann, in: Freiberger Studien zur Orgel 5 (1997), S. 60-68
  • Hermann J. Busch: Artikel: Ladegast, in: Die Musik in Geschichte und Gegenwart, Personenteil, Bd. 10, Kassel/Stuttgart 2003, Sp. 998-1000
  • Hermann J. Busch: Die durchschlagenden Zungenstimmen in den Orgeln Friedrich Ladegasts und ihr Gebrauch, in: Acta Organologica 28 (2004), S. 313-323
  • Hermann J. Busch: Friedrich Ladegast – Meister der alten Schule, in: Ars Organi 53 (2005), S. 144-153
  • Hermann J. Busch (Hrsg.): Die Nikolaikirche zu Leipzig und ihre Orgeln, Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2004, ISBN 3-374-02205-7
  • Alexander Koschel: Im Wandel der Zeit - Die Ladegasts und ihre Orgeln, Buch + CD-Rom, Orgelverlag Fagott, Friedrichshafen 2004, ISBN 3-00-013898-6
  • Alexander Koschel: Friedrich Ladegast und seine Orgel in der Stadtkirche St. Marien zu Weißenfels, (Weißenfelser Heimatbote, 3/1997)
  • Alexander Koschel: Friedrich Ladegast und seine Orgel in der Stadtkirche St. Marien zu Weißenfels, (Die Auslese, 3/1997)
  • Alexander Koschel: Friedrich Ladegast und seine Orgel in der Stadtkirche St. Marien zu Weißenfels, (Forum Kirchenmusik, 1/1998)
  • Alexander Koschel: Friedrich Ladegast - ein genialer Orgelbauer des 19. Jahrhunderts, (Festschrift, Weißenfels 1998)
  • Alexander Koschel: Da jetzt alles kegeltoll ist, (Triangel - MDR-Magazin, 5/1998)
  • Alexander Koschel: Friedrich-Ladegast-Orgel der Stadtkirche St. Marien zu Weißenfels, (Fagott, 1998)
  • Alexander Koschel: Weißenfelser Ladegast-Kollegium e.V., (Argos - Wirtschaftsmagazin, 1/1999)
  • Alexander Koschel: Ladegast-Kollegium e.V. - ein neues Gesicht (Forum Kirchenmusik, 4/1999)
  • Alexander Koschel: Friedrich-Ladegast-Orgel der Stadtkirche St. Peter zu Hohenmölsen, (Fagott, 2000)
  • Alexander Koschel: Friedrich Ladegast-Orgel der Pfarrkirche zu Posen, (Fagott, 2000)
  • Alexander Koschel: Friedrich Ladegast - der Orgelbauer aus Weißenfels, (Ars Organi, 4/2001)
  • Alexander Koschel: Orgeln im Weißenfelser Land, (Orgel International, 3/2001)
  • Alexander Koschel: Orgeln im Weißenfelser Land, (Fagott, 2001)
  • Alexander Koschel: Da jetzt alles französischtoll ist (Zur geplanten Rekonstruktion und Erweiterung der Orgel der Nikolaikirche zu Leipzig), (Ars Organi, 4/2001)
  • Alexander Koschel: Ladegast-Orgel der Pfarrkirche zu Posen, (Ars Organi, 2/2002)
  • Alexander Koschel: 150 Jahre der Ladegast-Orgel der Stadtkirche St. Peter zu Hohenmölsen, (Ars Organi, 4/2002)
  • Alexander Koschel: Johann Friedrich Ladegast - zum 100. Todestag, (Fagott, 2004)
  • Alexander Koschel: Ein Leuchtturm in der bewegten See - zum 100. Todestag von Friedrich Ladegast (1818-1905), (Musik und Kirche, 3/2005)
  • Alexander Koschel: Eine Ladegast-Orgel für die Kathedrale in Chur? - Zum 100. Todestag von Friedrich Ladegast (1818-1905), (Musik und Gottesdienst/Schweiz, 3/2005)
  • Alexander Koschel: Ein Fels in der Brandung - zum 100. Todestag von Friedrich Ladegast (1818-1905), (Forum Kirchenmusik, 5/2005)
  • Walter Ladegast (Hrsg.): Friedrich Ladegast - Der Orgelbauer von Weißenfels, Weidling Verlag, Stockach 1998, ISBN 3-922095-34-8

KD-oj redakti

  • "Die Ladegast-Orgeln - Jubiläumsausgabe zum 100. Todestag von Friedrich Ladegast", 6 Volumina (F-3903-5, F-3903-6, F-3903-7, F-3903-9, F-3904-5 & F-3904-6), erschienen bei FAGOTT-Orgelverlag (D-88045 Friedrichshafen, www.fagott-online.com)

Eksteraj ligiloj redakti