Zacharias Hildebrandt
Zacharias Hildebrandt (* 1688 en Münsterberg; † 11-a de oktobro 1757 en Dresdeno) estis germana orgenkonstruisto.
Zacharias Hildebrandt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1688 en Ziębice |
Morto | 11-an de oktobro 1757 (69-jaraĝa) en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio |
Familio | |
Infano | Johann Gottfried Hildebrandt (en) |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo muzikilfaristo |
Verkoj | Zacharias Hildebrandt organ (Naumburg) |
Vivo
redaktiLia patro Heinrich Hildebrandt, ĉarfarista majstro, sendis lin en 1713 al Gottfried Silbermann en Freiberg por lernoservi. En 1721 li finfaris sian majstraĵon, la orgeno de la Nikolai-preĝejo Langhennersdorf. Sekvis la konstruado de orgeno en Störmthal ĉe Lepsiko, pro kio li konatiĝis kun Johann Sebastian Bach. Ekde 1724 ĝis 1726 okazis la konstruado de la orgeno en Lengefeld, pro kio ekestis kverelo kun Gottfried Silbermann, kiu ekde nun konsideris Hildebrandt kiel konkuranto kaj ekprocesis kontraŭ li. La kverelon arbitraciis interkonsento, en kiu Hildebrandt sin devigis akcepti nur tiujn mendojn, kiujn Silbermann antaŭe malakceptis. Li translokigis post tio sian agosferon en la Lepsikan regionon kaj la okcidentan Elektoprinca Lando Saksio.
La plej granda orgeno de Zacharias Hildebrandt kun 53 registroj troviĝas en la preĝejo St. Wenzel en Naumburg (Saale). Ĝi estis konstruata inter 1743 ĝis 1746. La 27-an de septembro 1746 Gottfried Silbermann kaj Johann Sebastian Bach komune deprenekzamenis ĝin. Pri la dispozicio Hildebrandt ekprenintis konsilojn de Bach. La plurfoje alikonstruita orgeno estis komplete restaŭrata en la jaroj 1993 ĝis 2000.
Krome Hildebrandt vartadis ekde 1732 ĝis 1738 la orgenon en la katedralo de Merseburg. Tiam Hildebrandt sin establintis kiel orgenkonstruisto en Weißenfels. En 1734 li enkonstruis en tiun ĉi orgenon plurajn novajn registrojn.
Verkoj
redaktiZacharias Hildebrandt konstruis jenajn orgenojn:
loko | finfarite | verkoj | registroj | rimarkoj |
Langhennersdorf ĉe Freiberg | 1722 |
II / Ped | 21 |
1990-1996 restaŭrite |
Störmthal ĉe Lepsiko | 1723 |
I / Ped | 14 |
1934 parte restaŭrite |
Hilbersdorf b. Freiberg | 1724 |
I | 5 |
restaŭrite, nun el al muzikinstrumenta muzeo Leipzig |
Liebertwolkwitz ĉe Lepsiko | 1725 |
I / Ped | 13 |
1813 detruite |
Lengefeld en la Arcmontaro | 1726 |
II / Ped | 22 |
1933 alikonstruite |
Sangerhausen, Hl. Geist-Stift | 1727 |
I | 6 |
ne konserviĝinte |
Sangerhausen, St. Jacobi | 1728 |
II / Ped | 27 |
1976-1978 restaŭrite |
Pölsfeld ĉe Sangerhausen | 1728 |
I / Ped | 11(?) |
pliampleksigite de Hildebrandt |
Sotterhausen b. Sangerhausen | 1730 |
I / Ped | 9 |
2005 restaŭrite |
Lindenau ĉe Lepsiko | 1732 |
I / Ped | 10 |
ne konserviĝinte |
Eutritzsch ĉe Lepsiko | 1736 |
I / Ped | 10 |
ne konserviĝinte |
Naumburg, urbopreĝejo St. Wenzel | 1746 |
III / Ped | 53 |
1993-2000 restaŭrite |
Großwiederitzsch ĉe Lepsiko | 1748 |
I / Ped | 10 |
1902 malkonstruite |
Hettstedt i. Ostharz, St. Jacobi | 1749 |
II / Ped | 31 |
nur fasado konserviĝis |
Goldbach ĉe Bischofswerda | 1756 |
I / Ped | 10 |
1908 alikonstruite |
Dresdeno, Dreikönigskirche | 1757 |
II / Ped | 38 |
1945 detruite |
La verkoj de Zacharias Hildebrandts estas viva atesto pri baroka orgenkonstruarto kaj sonidealo. Iliaj restaŭrado kaj konservado meritas grandan atenton.
Literaturo
redakti- Michael Pohl: Die Orgeln des Zacharias Hildebrandt in und um Sangerhausen (germanlingve), Dößel 2006 (= Steko-Kunstführer Nr. 31) - ISBN 978-3-89923-138-0
Eksteraj ligiloj
redakti- subtena asocio por la rekonstruado de la Hildebrandt-orgeno en Lengefeld (germanlingve) Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo de la urbo Naumburg pri la Hildebrandt-orgeno en la preĝejo St. Wenzel (germanlingve)
- Kalenderblatt: kontribuaĵo en Deutschlandradio okaze de la 250-a mortodato (germanlingve)