Joseph John Thomson

Joseph John THOMSON (naskiĝis la 18-an de decembro 1856 en Cheetham Hill, Anglio; mortis la 30-an de aŭgusto 1940 en Kembriĝo, Cambridgeshire) estis brita fizikisto, kiu en 1897 malkovris la elektronon, kiu estis grava paŝo por kono de la atoma strukturo. Li ricevis en 1906 Nobel-premion pri fiziko pro ekzamenoj de la elektra konduktiveco de gasoj. Li estis nobeligita en 1908 al kavaliro (Siro).

Joseph John Thomson
Nobel-premiito
Persona informo
Joseph John Thomson
Naskonomo Joseph John Thomson.
Naskiĝo 18-an de decembro 1856 (1856-12-18)
en Cheetham Hill
Morto 30-an de aŭgusto 1940 (1940-08-30) (83-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de ManĉestroTrinity College • Viktorino-Universitato de Manĉestro • Universitato de Kembriĝo vd
Subskribo Joseph John Thomson
Familio
Patro Joseph James Thomson vd
Patrino Emma Swindells vd
Gefratoj Frederick Vernon Thomson vd
Edz(in)o Rose Thomson vd
Infanoj George Paget Thomson • Joan Paget Thomson vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko • eksperimenta fiziko • elektronoelektra konduktanco vd
Doktoreca konsilisto John William Strutt Rayleigh vd
Verkado
Verkoj atommodelo de Thomson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis librokomercisto en antaŭurbo de Manchester. Thomson en aĝo de 14 jaroj iĝis studento en la Owens College (antaŭulo de la hodiaŭa Universitato Victoria). Li ricevis stipendion de la kembriĝa Trinity College (1876) kaj li plenigis sian tutan vivon poste tie. Li akiris en 1880 la gradon B. A. (Bachelor of Arts) pri matematiko, poste la ebleco pri eksperimentaj esploroj tiris lin al la laboratorio Cavendish. Li komencis ellaboris la teorion de la elektromagnetismo.

La scienca komunumo tuj rekonis liajn rezultojn kaj en 1884 elektis lin membro de la londona Reĝa Societo (Royal Society) kaj oni nomumis lin al fizika profesoro de la laboratorio Cavendish.

Thomson venis al la konkludo en 1897, ke ĉiu materialo – sendepende de ties origino- entenas samtipajn korpusklojn. Tiuj korpuskloj estas pli malpezaj ol atomo, ili estas ties eroj, la elektronoj (tiam nomataj ,fare de Thomson, korpuskloj).

Li konatiĝis en la Laboratorio Cavendish kun Rose Elizabeth Paget, kun kiu li edziĝis en 1890.

Dum la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, li estis unu el la pli fruaj vicprezidantoj de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Thomson iĝis en 1909 prezidanto de la British Association for the Advancement of Science, en 1912 li ricevis la honorordenon. De 1915 ĝi 1920, li estis prezidanto de la Reĝa Societo.

Li fervore instruis kaj apogis la sciencajn laborojn, ofte mem elspezis por la laboratorio.

Verkoj redakti

  • J. J. Thomson–G. P. Thomson: Conduction of Eletricity Through Gases (1928–33);
  • J. J. Thomson: Recollections and Reflections (1936).

Premioj kaj agnosko redakti

 
Rememora tabulo, ekstera el la malnova Laboratorio de Cavendish (en Kembriĝo), omaĝe al J. J. Thomson pro lia eltrovo de la elektrono.

La strato J J Thomson Avenue, en la Universitato de Kembriĝo, tiel nomiĝis honore al Thomson.[1]

Referencoj redakti

  1. Cambridge Physicist is streets ahead (Fizikisto de Kembriĝo en stratoj) (2002-07-18). Arkivita el la originalo je 2017-02-02. Alirita 2014-07-31.

Vidu ankaŭ redakti