Jean-Claude Killy
Jean-Claude KILLY (n. la 30-an de aŭgusto 1943) estas eksa franca sportisto kaj skiisto, kiu ĝuis internacian prestiĝon kaj karieron fine de la 1960-aj jaroj. Li gajnis tri skikuradojn dum la Vintra Olimpiko 1968, kaj ankaŭ gajnis du skiajn mondĉampionadojn en 1967 kaj 1968.
Jean-Claude Killy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1943 (80-jaraĝa) en Saint-Cloud |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Danielle Gaubert |
Okupo | |
Okupo | alpa skianto • aktoro • doganisto • aŭtosportisto |
Killy estis membro de la Internacia Olimpika Komitato inter 1995 kaj 2008.