Scenaranĝaĵo

(Alidirektita el Scenaranĝisto)

Scenaranĝaĵo estas unuflanke la optika formado de scenejo, aliaflanke ties materialo, do ĉiujn instalaĵoj, pentraĵoj kaj kulisoj samkiel la scenmaŝinaro, el kiu konsistas scenaranĝaĵoj. Ili estas uzataj por teatraj kaj operaj prezentadoj, muzikaloj, koreografioj, rendimentoj kaj filmoj.

Alexander Javkovleviĉ Golovin: Maskerado-salono, scenaranĝaĵo pri sceno el maskerado de Lermontov, 1917

Laŭ bezono kaj formo de la prezentado ili havas diversajn funkciojn: ekde ilustra dekoracio, kiu ofte ilustras tekstojn, trans subjektiva arkitekturo, kiu prosperigas kaj influas scenajn fariĝojn, ĝis al spacoinstalaĵo, kiu ebligas scenan grupigon. Je tio scenaranĝaĵo povas difini la scenan agadon space (ĉambro, urboplaco, pejzaĝo ktp.) kaj tempe (historia, samtempa ktp.).

Scenaranĝaĵoj estas koncipitaj de scenaranĝistoj kaj kontrolataj dum la realigo. Ĉe pli grandaj teatrejoj oni produktas ilin en propraj metiejoj, por pli malgrandaj teatrejoj, kiuj ne disponas pri propraj metiejoj, aŭ por apartaj prezentadoj kiel instalaĵoj en la publika spaco laboras metiistoskipoj aparte kunmetitaj.

Vidu ankaŭ redakti