Johann Martin Mieding

Johann Martin MIEDING (naskiĝinta la 3-an de decembro 1725 en Erfurto, mortinta la 27-an de januaro 1782 en Vajmaro) estis germana ĉarpentisto kaj scenaranĝisto.

memorŝtono por Mieding, sur la Jakoba tombejo en Vajmaro

Vivo redakti

Estante filo de lignaĵisto li lernoknabis en la patra ateliero; poste li translokiĝis Vajmaron kaj loĝis ĉe Herder-placo. Tre ŝatis lin Johann Wolfgang von Goethe por teatraj aranĝoj, eble ankaŭ pro lia modesteco. Mieding krome gastis ĉe la teatraj rondoj de ĉe Kastelo Tiefurt. En septembro 1768 li nuptis la vajmaraninon Johanna Dorothea Schreiber en la Dominikana preĝejo (Erfurto).

Okaze de la morto Goethe verkis elegion por li, kun la titolo Auf Miedings Tod. Ĝi estis citata en letero skribita dum la vojaĝo al Italujo. Krome en la komenco de la akto pri revo je Valpurga Nokto (de ĉe Faŭsto) teatrulo diras: Heute ruhen wir einmal, Miedings wackre Söhne. Sen Goethe la nomo de Mieding hodiaŭ apenaŭ estus konata!

Mieding estas ankaŭ kortega ĉarpentisto. En la citita elegio estas mencio ankaŭ pri la kortega ĉefekonomikisto Jacob Elkan kaj aludo pri la aktorino Corona Schröter. Ĝi aperis la unuan fojon je Gazeto de Tiefurt. Memkompreneble la elegio ne havas rektan kuntekston kun la funebraj ceremonioj por Mieding. Tre verŝajne neniu kortegano nek Goethe mem ĉeestis la entombigon de Mieding.

Mieding ankaŭ liveris la scenejan teknikon por la premiero de Die Fischerin. Li mem jam ne povis sekvi la okazigon.[1]

Honoroj redakti

Kromelegie ekzistas ankaŭ alia videbla memorigilo por Mieding, nome sur la tombejo de Jakobo-kirko. Surstelee troviĝas ankaŭ tekstero el la goeta elegio; la aĵo fariĝis de la skulptisto Josef Heise. Ĉu temas ankaŭ pri la vera tomboloko de Mieding ne estas klare: Effi Biedrzynski pensas ke jes.[2][3] La kontraŭon supozas Hannelore Henze kaj Doris-Annette Schmidt, ĉar en la 19-a jarcento la Jakoba tombejo estis malplenigita grandparte kaj la tombo de Mieding verŝajne troviĝis en la sudokcidenta ero de la tombejo.[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Gerhard R. Kaiser: Tiefurt: Literatur und Leben zu Beginn von Weimars großer Zeit, Wallstein-Verlag Göttingen 2020, p. 193–226. ISBN 978-3-8353-3659-9
  2. Effi Biedrzynski: Goethes Weimar: Das Lexikon der Personen und Schauplätze, Artemis & Winkler, Mannheim 2010, p. 286-287
  3. Art: Mieding, Johann Martin. Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1997, ISBN 3-7400-0807-5, p. 305.
  4. Hannelore Henze, Doris-Annette Schmidt: Der Jakobskirchhof in Weimar. Königswinter 1998, nova eldono en Ilmenau 2010, p. 65. ISBN 978-3-939399-07-0