Josef HEISE (naskiĝinta la 31-an de decembro 1885 en Münster; malĝusta literumado intertempe Josef Seife[1]) estis germana skulptisto kaj medalionisto en Vajmaro.

Josef Heise
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1885 (1885-12-03) (138-jaraĝa)
en Münster
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Memoro de la falintaj anoj de Germana Ŝilera Ligo, Vajmare; artaĵo de Heise

Vivo redakti

Heise estis mastra disĉiplo ĉe Adolf Brütt en Vajmaro. Li studis ĉe la artakademioj kasela kaj vajmara. Ekstere apenaŭ konate li ja ĝuis certan famon en Vajmaro mem. [2] Heise kreis monumentojn en parkoj kaj sur tombejoj. Aĵojn honore de falintaj soldatoj li ne nur faris Vajmare respektive sur aliaj porsoldataj tombejoj sed eĉ en okupitaj teritorioj (Franclando). Heise krome produktis la monumenton por la falintaj membroj de la societo Germana Ŝilera Ligo sur la Historia tombejo vajmara. [3] En la parko de Holzdorf (kvartalo vajmara) restis de li i.a. Krokodilsbank (krokodila benko) kaj Schwanenbank (cigna benko).[4]

Verkoj (elekto) redakti

  • memorŝtono por Johann Martin Mieding en 1919 sur la Jakoba tombejo en Vajmaro. [5]
  • puto Kolonialbrunnen en Vajmaro, 1930
  • soldata monumento en Hermsdorf 1930[6]
  • figuroj por la Holzdorf-parko (nekompleta konserviĝo) sind[7]
  • statuo Heldenglaube en la memorhalo de sur la Historia tombejo vajmara[8]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. https://decolonize-weimar.org/karte/kolonialgedenkbrunnen
  2. Weimarische Landes-Zeitung vom 22.8.1920
  3. Wolfgang Holler, Gerda Wendermann, Gudrun Püschel: Krieg der Geister – Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Sandstein, Dresden 2014, ISBN 978-3-95498-072-7, p. 263-264
  4. https://legende-holzdorf.de/ausstellungseroeffnung-skulpturenpark/
  5. Gerhard R. Kaiser: Tiefurt: Literatur und Leben zu Beginn von Weimars großer Zeit, Wallstein-Verlag Göttingen 2020, p. 226. ISBN 9783835336599
  6. http://www.hermsdorf-regional.de/denkmale/1.Weltkrieg/index.htm
  7. https://www.weimar.de/kultur/sehenswuerdigkeiten/parks-und-gaerten/park-holzdorf/
  8. Holler p. 263