Germana Ŝilera Ligo

Germana Ŝilera Ligo (germane Deutscher Schillerbund) estis societo fondita por flegi la kulturan heredon de la poeto Friedrich Schiller.

Friedrich-Schiller-plakedo de Germana Ŝilera Ligo

Historio redakti

Fondiĝo estis en al 30.9.1906 en Vajmaro, Germanujo, okaze de la unua Naciteatra tago.[1] La dua Naciteatra tago faritis en 1908 sub la estrado de Wilhelm Schultze-Arminius.[2] La estraron formis sume 28 uloj.[3]

Patrono kluba estis lia grandduka moŝto Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach),[4] kiu tamen sekve nek tro interesiĝis nek engaĝiĝis ĉi-prie.

La ligo en si tenadis diversajn filiojn.[5] Unu el la kunfondintoj estis la direktoro de Schiller-domo (Weimar), Eduard Scheidemantel.[6] Iniciinto estis Adolf Bartels,[7] kiu siavice eksmembriĝis jam en 1913.[8] Bartels intencis krei Bayreuth-on teatran, speciale por la germana junularo. Lian forlason kluban kialigis kreskanta rasisma kaj naciema insultiĝo de aliaj klubanoj.[9] Ankaŭ la Wagner-stipendia fondaĵo volis ebligi al junaj talentitaj muzikistoj la estadon ĉe la festivaloj de Bayreuth. Tio tuŝis la fruan historion de Richard-Wagner-asocio: oni strebis novigi la germanan teatron kaj ebligi al junuloj travivaĵojn neforgeseblajn pere de spekto de klasikaj teatraĵoj surscenigitaj Vajmare. En 1909 tiu ĉi asocio organizis la jubileajn solenaĵojn en honoro de Schiller, ekz. Nationalfestspiele für die deutsche Jugend laŭ iniciato de Adolf Bartels (parte ankaŭ kun publikaj monrimedoj).[10] Tio ankaŭ relegeblas en la protokoloj de Reichstag.[11] Naciema pensado ĝenerale modis Vajmare dum al fondojaroj klubaj.[12] Ja la entuziasmo iĝis forma kulto pri Schiller kion intertempe ankaŭ karikature kritikitis. La lastaj tiaj naciaj festivaloj okazis en 1943.[13]

Renomo de la nacia festivalo estis en 1937 je Weimar-Festspiele der deutschen Jugend. La malferman paroladon faris en la 14.5.1937 la nacisocialisma regna junulargvidanto Baldur von Schirach.[14] Unu jaron poste judaj membroj de Ein Jahr später 1938 wurden jüdische Mitglieder der Goethe-Gesellschaft elpelitis.[15][16] Similo supozendas por Ŝilera Ligo.

Organo liga memkompreneble ankaŭ ekzistis.[17] Malfondiĝo estis en 1949. Monumenton por falintaj membroj en la Unua mondmilito kreis la skulptisto Josef Heise kiu admireblas sur la Historia tombejo vajmara.

Post 1949 redakti

Tamen la ŝileraj memoroj ne ĉesis post fondo de GDR. Inter 1955 kaj 1959 revenis la tradicio de vajmaraj festotagoj kio pligrandiĝis en 1961. De ili estiĝis Weimartage der Jugend nomiĝinte ekde 1980 Weimartage der FDJ kun lasta unusemajna festado en julio 1989. Krom kulturaj aranĝoj ankaŭ surtagordis vizito de la koncentrejo de Buchenwald.[18]

En Okcidenta Germanio okazis ene de Kameradschaftsring Nationaler Jugendverbände kaj Deutsches Kulturwerk Europäischen Geistes la ekstremisma organizo Schillerjugend kiun fondis en 1955 la verkisto Herbert Böhme.[19]

Referencoj redakti

  1. Justus H. Ulbricht: Deutsche Religion und Deutsche Kunst. Intellektuelle Sinnsuche und kulturelle Identitätskonstruktionen in der »Klassischen Moderne«. Disertaĵo, Jena 2006, p. 129.
  2. Kp. Richard-Wagner-Jahrbuch 3 (1908), p. 430–437. (surrete)
  3. "Deutscher Schillerbund", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 88.
  4. Wolfgang Holler, Gerda Wendermann, Gudrun Püschel: Krieg der Geister – Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Sandstein, Dresden 2014, p. 76, kat.34-35
  5. Krom la centra ligosidejo en Vajmaro ekzistis suborganizaĵo ekz. en Solingen. (archivewk1.hypotheses.org). Laŭ la periodaĵo "Thüringer Warte" (4, 1907/08, p. 573) ekzistis filioj en 239 komunumoj kun 1863 membroj. (zs.thulb.uni-jena.de))
  6. Holler, p. 70, kt. nr. 23 kaj p. 305.
  7. Holler, p. p. 77 kat. nr. 36 kaj 38.
  8. Ulbricht, p.127
  9. Holler, p. 77 kat. nr. 77
  10. Ernst Voss: Monatshefte für deutsche Sprache und Pädagogik. Band 11, 1910, p. 174–179. (jstor.org)
  11. reichstagsprotokolle.de
  12. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte. Beck Verlag, München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 254.
  13. archive-in-thueringen.de
  14. Thomas Neumann (eld.): Quellen zur Geschichte Thüringens: Kultur in Thüringen 1919–1949: Wir aber müssen eine Welt zum Tönen bringen, Weimar 1998, ISBN 3-931426-23-8, p. 204 ss (interrete)[rompita ligilo]
  15. W. Daniel Wilso]: "Goethe-Gesellschaft 1938: Wer seid ihr hier? Was wollt ihr da? Wer schlich sich ein?" Ĉe: FAZ. 2018. (faz.net)
  16. Seemann, p. 316.
  17. zdb-katalog.de
  18. https://so-isser-der-ossi.de/2020/02/29/die-weimartage-der-fdj/
  19. Christian Meyer: Das Feindbild der multikulturellen Gesellschaft in der 'Jungen Freiheit' und der 'Nation und Europa'. Disertaĵo, Berlin 2013, p. 26, noto 14. (interrete)