Adolf Bartels

germana verkisto

Adolf BARTELS (naskiĝis la 15-an de novembro 1862 en Wesselburen, mortis la 7-an de marto 1945 en Vajmaro) estis germana ĵurnalisto kaj poeto. Konate pro lia rasisma mondrigardo, li estis taksita mesaĝisto de nacisocialisma kontraŭjudismo.

Adolf Bartels
Persona informo
Adolf Bartels
Naskiĝo 15-an de novembro 1862 (1862-11-15)
en Wesselburen
Morto 7-an de marto 1945 (1945-03-07) (82-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Meldorfer Gelehrtenschule (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
literaturhistoriisto
verkisto
poeto
literaturkritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vajmaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bartels pasigis la junajn jarojn en Leipzig kaj Berlino. La filo de metiisto studis literaturon en Lepsiko inter 1885-87. Post vojaĝoj tra Germanio suda kaj Italjuo li gvidis "Didaskalia", aneksitaĵojn de "Frankfurter Journal". En 1905 li ricevis la honoran titolon de profesoro fare de la grandduko vajmara, en 1933 li doktoriĝis ĉe la lepsika universitato.

Post 1895 li iĝis sendependa ĵurnalisto kaj akiris reputacion kiel disĉiplo de kaj fakulo pri sia samurbano Friedrich Hebbel. En 1897 li skribis historion de germana literaturo kiu estis markita per rasismaj taksadoj kaj rabia antisemitismo; ĝi iĝis pionira laboro por nacisocialismaj literaturaj recenzoj. Laŭ Bartels, eĉ verkintoj kies nomoj sonis jude, kiuj skribas por la juda gazetaro aŭ kiuj estis ĝentilaj kun judoj estus poluitaj. La plej nobla tasko de naciema kultura politiko tial estus radikala maljudigo de la artoj kaj la savo de nacisocialisma Germanujo (ideoj de 1924). Bartels gvidis sukcesan kampanjon por malhelpi la inaŭguron de statuo de Heinrich Heine en 1906. Post la Unua mondmilito lia laboro pliiĝis je populareco kaj kune kun siaj anoj li li formis la grupon "Bartelsbund" por reklami liajn ideojn; Bartelsbund pli poste kunfandiĝis kun "Tannenbergbund" de Erich Ludendorff. La laboro de Bartels atingis kvazaŭ oficialan statuson en Nazia Germanio, kaj Adolf Hitler mem aljuĝis al Bartels la medalon "Adlerschild", la plej altan civilan honoron de Nazia Germanio, en 1937.

Graveco

redakti

Antaŭ sia konvertiĝo nacisocialisma li sincere engaĝiĝis pri regiona arto i.a. en la gazeto "Kunstwart". Inter la plej sukcesaj laboroj de Bartels menciindas Die Dithmarscher (1898), historia romano gloriganta indiĝenan kamparismon (pli ol 200 mil venditaj ekzempleroj en la 1920-aj jaroj) kaj libro pri Marteno Lutero de 1903. Li famiĝis pri la farado de antologioj, eldonadoj (i.a. de Hebbel, Jeremias Gotthelf, Otto Ludwig) kaj biografioj pripoetaj (i.a. Gerhart Hauptmann, Hebbel, Wilhelm von Polenz).

Verkoj (elekto)

redakti
  • Friedrich Geßler. Sein Leben und seine Werke. Schauenburg, Lahr 1892
  • Der dumme Teufel oder die Geniesuche. Komisches Epos in 12 Gesängen. Dresdner Verlagsanstalt Dresden 1896
  • Gerhart Hauptmann. Felber, Weimar 1897
  • Die deutsche Dichtung der Gegenwart. Die Alten und die Jungen. Leipzig, Avenarius 1897, 9. stark vermehrte und verbesserte Auflage. 1918.
    • Die deutsche Dichtung der Gegenwart. Neue Ausgabe in drei Teilen: Die Alten, Die Jüngeren, Die Jüngsten. 10-12. Aufl. Leipzig, Haessel 1921–1922
  • Die Dithmarscher. Historischer Roman in 4 Büchern. Kiel u. Leipzig, Lipsius u. Tischer 1898.
  • Dietrich Sebrandt. Roman aus der Zeit der schleswig-holsteinischen Erhebung. Kiel u. Leipzig, Lipsius u. Tischer 1899.
  • Der Bauer in der deutschen Vergangenheit Leipzig: Diederichs. (= Monographien zur deutschen Kulturgeschichte 6), 1900.
  • Dürer in Venedig. Oper in drei Akten. Dichtung von Adolf Bartels nach der gleichnamigen Novelle von Adolf Stern. Musik von Waldemar von Baußnern. Dresden, Brunner 1901
  • Geschichte der deutschen Lit(t)eratur. 2 Bände. Leipzig, Avenarius 1901/02
  • Kritik und Kritikaster. Leipzig, Avenarius 1903.
  • Heimatkunst. Ein Wort zur Verständigung. Leipzig u. Berlin, Meyer 1904.
  • Adolf Stern. Der Dichter und Literaturhistoriker. Dresden, Koch 1905.
  • Das Weimarische Hoftheater als Nationalbühne für die deutsche Jugend. Eine Denkschrift. Weimar, Böhlaus Nachf. 1905.
  • Heinrich Heine. Auch ein Denkmal. Dresden u. Leipzig, Koch 1906.
  • Geschlechtsleben und Dichtung. Leipzig, Wallmann 1906.
  • Handbuch zur Geschichte der deutschen Literatur. Leipzig, Avenarius 1906.
  • Heine-Genossen. Zur Charakteristik der deutschen Presse und der deutschen Parteien. Dresden u. Leipzig, Koch 1907.
  • Fritz Stavenhagen. Eine ästhetische Würdigung. Koch, Dresden 1907
  • Chronik des Weimarischen Hoftheaters 1817–1907. Böhlaus Nachf., Weimar 1908
  • Wilhelm von Polenz. Dresden, Koch 19
  • Rasse. 16 Aufsätze zur nationalen Weltanschauung. Hanseatische Druck- und Verlagsanstalt, Hamburg 1909
  • Judentum und deutsche Literatur. Zieger, Leipzig 1912
  • Einführung in die Weltliteratur (von den ältesten Zeiten bis zur Gegenwart) im Anschluß an das Leben und Schaffen Goethes. 3 Bände. Callwey, München 1913
  • Der deutsche Verfall. Armanenverlag Robert Burger, Leipzig 1913
  • Deutschvölkische Gedichte aus dem Jubeljahr der Befreiungskriege 1913. Armanenverlag Robert Burger, Leipzig 1914
  • Kinderland. Erinnerungen aus Hebbels Heimat. Armanenverlag Robert Burger, Leipzig 1914
  • Der Siegespreis (Westrußland deutsch). Eine politische Denkschrift. Roltsch, Weimar 1914
  • Bismarck der Deutsche. Düsseldorf, Lesch u. Irmer 1915.
  • Nationale oder universale Literaturwissenschaft? Eine Kampfschrift gegen Hanns Martin Elster und Richard M. Meyer. München, Callwey 1915.
  • Deutschchristentum auf rein evangelischer Grundlage. Leipzig, Wacher 1917.
  • Weltliteratur. Eine Übersicht zugleich ein Führer durch Reclams Universalbibliothek. 3 Bände. Leipzig, Reclam 1918.
  • Lessing und die Juden. Eine Untersuchung. Dresden, Koch 1918.
  • Weshalb ich die Juden bekämpfe. Eine deutliche Auskunft. Hamburg, Deutschvölkische Verlagsanstalt 1919 (= H. 8 der Hammer-Schläge)
  • Was ich von einem deutschen Staat verlange. Eine deutliche Auskunft. Hamburg, Deutschvölkische Verlagsanstalt 1919 (= H. 10 der Hammer-Schläge)
  • Die Berechtigung des Antisemitismus. Eine Widerlegung der Schrift von Herrn von Oppeln-Bronikowsky "Antisemitismus?". Leipzig, Weicher 1921.
  • Der völkische Gedanke. Ein Wegweiser. Weimar, Fink 1922
  • Der Nationalsozialismus Deutschlands Rettung. Leipzig, Weicher 1924.
  • Jüdische Herkunft und Literaturwissenschaft, eine gründliche Erörterung, 1925.
  • Freimaurerei und deutsche Literatur. Feststellungen und Vermutungen. München, Eher 1929.
  • Der letzte Obervollmacht. Ein Roman aus der Bismarckzeit. Weimar, Borkmann 1931
  • Goethe der Deutsche. Frankfurt am Main, Diesterweg 1932.
  • Einführung in das deutsche Schrifttum für junge Buchhändler und andere junge Deutsche. Leipzig, Klein 1932.
  • Meine Lebensarbeit. Wesselburen, Dithmarscher Bote 1932.
  • Johann Fehring, der Volksbetrüger. J.J. Weber, Leipzig 1935 (Weberschiffchen-Bücherei 7)
  • Geschichte der thüringischen Literatur. 2 Bände. Jena, Frommann 1938/42

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adolf Bartels en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj

redakti