Jeremias GOTTHELF (naskiĝis la 4-an de oktobro 1797 en Morato, Kantono Friburgo, kaj mortis la 22-an de oktbobro 1854 en Lützelflüh, Kantono Berno) estis la pseŭdonimo de la svisa verkisto kaj pastro Albert BITZIUS.

Jeremias Gotthelf
Persona informo
Naskonomo Albert Bitzius
Naskiĝo 4-an de oktobro 1797 (1797-10-04)
en Morato
Morto 22-an de oktobro 1854 (1854-10-22) (57-jaraĝa)
en Lützelflüh
Tombo Lützelflüh vd
Religio reformed vd
Lingvoj norma germana lingvo en Svislando • germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Berno vd
Memorigilo Jeremias Gotthelf
Familio
Dinastio Bitzius vd
Edz(in)o Henriette Bitzius-Zeender vd
Infanoj Bernhart Albert Bitzius • Henriette Rüetschi vd
Parencoj Albert von Rütte vd
Profesio
Alia nomo Jeremias Gotthelf vd
Okupo verkisto • romanisto • parson • teologo vd
Verkado
Verkoj La Nigra Araneo ❦
Q1751009 ❦
Q2568070 ❦
Q1333830 ❦
Kurt von Koppigen ❦
Q1580569 ❦
Q2475030 ❦
Ulric the farm servant ❦
Q1196051 ❦
Q1192482 ❦
Q809284 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La signifo de lia verko redakti

Gotthelf priskribis en sia verko per detalega realismo la vivon de la kamparanoj en la 19-a jarcento. Kun trafaj kaj senornamaj vortoj li kapablis priskribi la homojn kaj la kamparon precipe de la Emme-Valo en Kantono Berno en Svislando. Li sukcesis integri al sia literatura verko la kristanajn kaj humanismajn valorkonceptojn de sia epoko per ne-komparebla lerteco.

Filmoj pri romanoj de Gotthelf redakti

De pluraj de la verkoj de Gotthelf estis faritaj filmoj. Tre sukcesaj estis Uli la grumo (germane Uli der Knecht) en 1954 kaj la sekvo Uli la farmisto (germane Uli der Pächter) en 1955 sub la reĝisorado de Franz Schnyder kaj kun la aktoroj Hannes Schmidhauser kaj Liselotte Pulver en la ĉefroloj.

Duonopero "Gotthelf" redakti

En jaro 2011 de 12-a julio ĝis 27-a aŭgusto 2011 oni montris duonoperon arkivigita je stato de julio 2011 de Charles Lewinsky, kun muziko de Markus Schönholzer en la teatra festivalo "Lago de Thun", en Thun, Kantono Berno, Svislando. La reĝisoro estas Stefan Huber. La temo de la duonopero estas de la libro "La fromaĝejo en la Bovĝojo". Sabine Schädler (pronoco: "ŝaedler") ludas junan virinon "Aenneli" (en Esperanto "Aneto" aŭ pli trafe "Anjo").

Verkoj de Gotthelf redakti

  • La kamparaan-spegulo aŭ vivhistorio de Jeremias Gotthelf, skribita de li mem (germane: Der Bauern-Spiegel oder Lebensgeschichte des Jeremias Gotthelf, von ihm selbst beschrieben), romano 1837
  • La akvomizero en Emme-Valo (germane: Die Wassernoth im Emmental), eseo 1838
  • Kiel kvin knabinoj mizere mortas en la brando (germane: Wie fünf Mädchen im Branntwein jämmerlich umkommen), rakonto 1838
  • Suferoj kaj ĝojoj de instruisto (germane: Leiden und Freuden eines Schulmeisters), romano 1838/39
  • Dursli la branddrinkulo aŭ la sankta kristnaskvespero (germane: Dursli der Branntweinsäufer oder der heilige Weihnachtsabend), novelo 1839
  • Kielj Joĉjo serĉas edzinon (germane: Wie Joggeli eine Frau sucht), rakonto 1841
  • Elsi, la stranga grumino (germane: Elsi, die seltsame Magd), novelo 1843
  • La nigra araneo (germane: Die schwarze Spinne), novelo 1842
  • Anne Bäbi Jowäger mastrumas kaj kiel ŝi fartas kun la doktorado (germane: Anne Bäbi Jowäger haushaltet und wie es ihm mit dem Dokteren geht), romano 1843/44
  • Mono kaj spirito (germane: Geld und Geist), romano 1843/44
  • La mon-tago (germane: Der Geldstag), romano 1846
  • Hans-Joĉjo la heredkuzo (germane: Hans Joggeli der Erbvetter), rakonto 1846
  • Uli la grumo kaj Uli la farmisto (germane: Uli der Knecht kaj Uli der Pächter), romano en du partoj, 1846-1849
  • La notario en la kaptilo (germane: Der Notar in der Falle), rakonto 1848
  • La finanĉinserĉado de Michel (germane: Michels Brautschau), rakonto 1849
  • La fromaĝejo en la Bovĝojo (germane: Die Käserei in der Vehfreude), romano 1850
  • La Frago-Marinjo (germane: Das Erdbeeri-Mareili), novelo 1850
  • La balajilbindisto de Rychiswyl (germane: Der Besenbinder von Rychiswyl), rakonto 1851
  • Epokospirito kaj berna spirito (germane: Zeitgeist und Berner Geist), romano 1851
  • Bartĉjo la korbisto (germane: Barthli der Korber), rakonto 1852
  • Multnombraj kalendaro-rakontoj, eseoj, leteroj kaj predikoj

De Gotthelf aperis en Esperanto redakti

Fontoj redakti

La supre cititaj verkoj mem.

Eksteraj ligiloj redakti