Eduard Scheidemantel

Eduard SCHEIDEMANTEL (naskiĝinta la 11-an de marto 1862 en Vajmaro, mortinta samloke la 18-an de marto 1945) estis germana filologo, eldonisto, kuratoro kaj germanisto.

Eduard Scheidemantel
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1862 (1862-03-11)
en Vajmaro
Morto 18-an de marto 1945 (1945-03-18) (83-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo germanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Eduard Scheidemantel

Vivo redakti

Estante filo de la kortega artĉarpentisto Hermann Scheidemantel kaj de Charlotte Bauch (kaj frato de la kantisto ĉambra Karl Scheidemantel) li studis en Berlino kaj Lepsiko. En 1883 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Lepsiko post sukcesa defendo de la disertacio Quaestiones Euanthianae.

Scheidemantel renomiĝis kiel literaturhistoriisto kaj eldonisto. Li estis supera registarkonsilisto kaj profesoro en Vajmaro. Krome li direktoris ĉe Schiller-domo kaj ĉe Germana Ŝilera Ligo[1] kiun li estis kunfondinta en 1906. Ekde 1912 li estris ĉe Goeto-muzeo kie li la vicestradon jam estis havinta en manoj siaj dum kelkaj jaroj. En 1917 sevkis la malfermo de Kirms-Krackow-domo. Tie li mem ankaŭ inspektistis dum la muzeo-aranĝiĝo.[2] Konsekvence li eldonis ankaŭ la rememorojn de la kortegbiografino Charlotte Krackow.[3] Tiuj manskribitaj notoj de Krackow datumis de 1889.[4] Charlotte Coelestine Krackow estis ne nur la lasta loĝanto de la domo de ĉe Jakobo-strato sed ankaŭ la nevino de Franz Kirms.

En 1942 oni aljuĝis al li la Oran Goeto-medalon; en 1926 li estiĝis honora civitano kaj ĉ. la jaro 1920 busto de li el gipso faritis kies kreinton oni ne konas. Ĝin posedas nun Klassik Stiftung Weimar (inventarnumero G 1860).[5]

Tombo lia estas sur la Historia tombejo.[6]

Verkoj (elekto) redakti

  • Quaestiones Euanthianae, Dissertation Leipzig 1883 (Digitalisat; biografio p. 74).
  • Zur Entstehungsgeschichte von Goethes Torquato Tasso, 1896.
  • Das klassische Weimar, 1907.
  • 10 Jahre Deutscher Schillerbund, Weimar 1917.
  • Almanach des Weimar-Bundes deutscher Mädchen und Frauen, eldonistece, Weimar 1926.
  • Führer durch das Schillerhaus, 1930.
  • Schillers Bestattung, Weimar 1930.
  • Nachbarn und Gäste des Kirms-Krackow-Hauses, Weimar 1933.
  • Schillers Diener Georg Gottfried Rudolph, 1939.

Aldonotas multaj eldonitaĵoj, speciale de goetaj verkoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Klassik-Stiftung[rompita ligilo].
  2. Goethe-Weimar.
  3. Eduard Scheidemantel (Hrsg.): Erinnerungen von Charlotte Krackow, Panses Verlag G.m.b.H. Weimar [1921]. Verkoj ĉi-tiuj ĝuis plurajn eldonojn.
  4. TLZ.
  5. Wolfgang Holler, Gerda Wendermann, Gudrun Püschel: Krieg der Geister – Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Sandstein, Dresden 2014, ISBN 978-3-95498-072-7, p. 70 Kat. Nr. 23 und p. 305; Raporto de la restaŭrintoj kun bildoj.
  6. Slabo de Eduard Scheidemantel.