Edward Mills Purcell

usona fizikisto

Edward Mills PURCELL (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1912 en Taylorville, Illinois, mortis la 7-an de marto 1997, Kembriĝo, Massachusetts) estis usona fizikisto, kiu malkovris en 1946 la fenomenon de la nukleomagneta resonado (NMR) en fluidaj kaj solidaj korpoj. Li ricevis pro tio Nobel-premion pri fiziko – kun Felix Bloch – en 1952.

Edward Mills Purcell
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Edward Mills Purcell.jpg
Persona informo
Edward Mills Purcell
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1912 (1912-08-30)
en Taylorville
Morto 7-an de marto 1997 (1997-03-07) (84-jara)
en Kembriĝo
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Purdue [#]
Profesio
Okupo fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Doktoreca konsilisto Kenneth Bainbridge • Henry DeWolf Smyth [#]
Verkado
Verkoj Electricity and Magnetism [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Purcell gvidis dum la dua mondmilito radaresploran grupon en Kembriĝo, en radiada laboratorio de la Massachusetts Institute of Technology (MIT). Li ellaboris en 1946 la mezuradon de NMR. Tiu estis granda antaŭenpaŝo komapre al atomfaska metodo de Isidor I. Rabi.

Purcell iĝis en 1949 fizika profesoro de la Harvarda Universitato. Li rimarkis en 1952 la 21cm-an ondolongan radiadon de la neŭtra atoma hidrogenoen la interstelaro, kies ekziston antaŭvidis la nederlanda atronomo Hendrik Christoffel van de Hulst en 1944.