MARTIN Lajos (30-an de aŭgusto 1827, Buda4-an de marto 1897, Kolozsvár) estis hungara matematikisto, universitata instruisto, membro de la Hungara Scienca Akademio (1861), pioniro de la aviado.

Lajos Martin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1827 (1827-08-30)
en Buda
Morto 4-an de marto 1897 (1897-03-04) (69-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Lajos Martin
Okupo
Okupo matematikisto • inĝenieroinventisto
vdr

Lia patro okupiĝis pri vinberkultivado kaj vinkomercado. Li studis 2 jarojn en la Mekanika universitato.

Li estis artileriano dum la hungara liberecbatalo de 1848-49. Post la kapitulaco de Világos, li estis en militkaptiteco, poste estis soldatdevigita al la aŭstra armeo. Tie li okupiĝis pri perfektigo de la artileriaj kanonoj. Tiutempe li rekonis la rolon de helicoj en la aviado.

Li pli profunde ekokupiĝis pri aviado ĉ. 1856 en Firenze. Li en 1861 prelegis en la Akademio pri la fortolinioj de la birda flugilo. Li konstruis en 1871–75 ornitopteron. Ĉar li ne vidis solvon de la aviado per tiu metodo, li turnis sin al la helicoj kaj ventoradoj. Kvankam tiuj pensoj ne estis fizike ellaboritaj, ili donis instigon al aliaj hungaraj matematikistoj pri matematikaj esploroj de la problemo.

Li pensis unue pri tio, ke oni devas apliki aleronojn. Li patentigis en 1893 novtipan aviadilon ŝvebanta rado, kiun li prezentis en Kolozsvár kaj kiu altiĝis je 2-3 metroj, per biciklado de Gergely Bartha, fajroestingista ĉefo, kiu biciklis en konkursoj. Tio okazis la 30-an de aŭgusto 1896. Alia fonto diras, ke la aviadilo de altiĝis sed montris gravan altiĝan forton, mezuritan.

Li okupiĝis ankaŭ pri eluzo de la ventoenergio, je peto de amiko Lajos Károlyi el Tiszafüred. La amiko petis plani akvoĉerpilon, kiun pelas ventorado. Martn sukcese plenumis la taskon kaj uzis dentoradon kun vertikala akso, por ke la ventodirekto ne influu ties funkcion.

Li estis ekde 1872 instruisto, en 1895 – 96 rektoro de la universitato de Kolozsvár.

Verkoj redakti

 
Lia tombo en la Tombejo Házsongárd
  • Az erőműtani csavarfelületek. A vízszintes szélkerék elmélete (Bp., 1875)
  • A változtatási hánylat alkalmazása a propeller felület egyenleteinek lefejtésére (Bp., 1877)
  • A madárrepülés általános elmélete (Kolozsvár, 1891)
  • A lebegő kerék bemutatója (Erdélyi Múz. Egyes. orvosi és term. tud, ért. je, 1893)
  • A repülőgépről (Magy. Mérnök és Építész Egyl. Közl. 1894)

Literaturo redakti

  • Gyalui Farkas: Ma száz éve született a magyar aviátikának első zsenije (Ellenzék, 1927)
  • Tulogdy János: M. L. élete és munkássága (Erdélyi Múz. 1941)
  • Vajda Pál: Magyar repülő feltalálók (Bp., 1953); Vajda Pál: Nagy magyar feltalálók (Bibliográfiával, Bp., 1958).

Vidu ankaŭ redakti

Emil Némethy