Antony Gormley
Antony Mark David GORMLEY (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1950 en Londono, Britujo) estas angla skulptisto. Lia plej konata skulptaĵo estas la granda Angel of the North (anĝelo de la nordo) ĉe Gateshead.

Vivo
redaktiGormley studis de 1968 ĝis 1971 ĉe la Trinity College en Kembriĝo kaj pasis la sekvajn tri jarojn en Hindujo, kie li lernis la teknikon de la meditado Vipassano sub gvidado de Satya Narayan Goenka. De 1974 ĝis 1979 li finis sian artostudadon en diversaj universitatoj.
En 1994 li ricevis la premion Turner. Ekde 2003 li instruas kiel profesoro ĉe la European Graduate School en Saas-Fee.[1]
Verko
redaktiEkde la 1990-aj jaroj li eksperimentis per diversaj materialoj, inter kiuj ankaŭ ŝtalo. Liaj verkoj temas ĉefe pri la homa korpo. Lia propra korpo estis modelo por vivgrandaj metalaj skulptaĵoj, kiel ekzemple Being aŭ Another Place.
Ekspozicioj
redakti- Antony Gormley, de la 12-a de julio ĝis la 4-a de oktobro 2009, Kunsthaus Bregenz
Bibliografio
redakti- Petra Gördüren, Dirk Luckow (eld.): Dopplereffekt. Bilder in Kunst und Wissenschaft, Kunsthalle Kiel, de la 31-a de januaro ĝis la 2-a de majo 2010. DuMont Buchverlag, Kiel 2010, ISBN 978-3-8321-9295-2
- Antony Gormley: Field. Stuttgart 1993. ISBN 3-927789-77-1
Referencoj
redakti- ↑ Antony Gormley Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine TTT-ejo de la European Graduate School On-line: 29-an de junio 2010.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala TTT-ejo de la artisto (angle)
- Antony Gormley Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la TTT-ejo de la European Graduate School (angle)
- Antony Gormley: the abortive rebirth of the slaves (angle)
- Antony Gormley klarigas sian skulptaĵon Bed 1980-1 en video Arkivigite je 2009-09-09 per la retarkivo Wayback Machine (angle)