Distrikto Ĉernjaĥovsk

La distrikto Ĉernjaĥovsk (ruse Черняховский район, latinliterigite Ĉernjaĥovskij rajon) estas municipa distrikto en la centra parto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 286 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 51 947 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Ĉernjaĥovsk, cirile Черняховск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Insterburg.

Distrikto Ĉernjaĥovsk
municipa distrikto
FlagoBlazono
urba distrikto de Rusio • municipal district in Russia [+]

LandoRusio

ĈefurboĈernjaĥovsk
- koordinatoj55° N, 22° O (mapo)54.6333333321.81666667Koordinatoj: 55° N, 22° O (mapo)
Areo1 285,75 km² (128 575 ha) [+]

Loĝantaro46 937 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco36,51 loĝ./km² [+] [+]

Distrikto Ĉernjaĥovsk (Tero)
Distrikto Ĉernjaĥovsk (Tero)
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

Distrikto Ĉernjaĥovsk (Kaliningrada provinco)
Distrikto Ĉernjaĥovsk (Kaliningrada provinco)
DEC
Distrikto Ĉernjaĥovsk
Distrikto Ĉernjaĥovsk

Map
Distrikto Ĉernjaĥovsk

Vikimedia Komunejo:  Chernyakhovsky District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr