La Suda Kruco. Estis organo de Aŭstralaziaj Esperantistoj, La 1-a n-ro aperis jul 1920, la lasta (165-a) 12-a de oktobro 1934. Formato 22x14. En la lastaj jaroj ĝi estis aparte bone redaktata kaj ĝia redaktisto Frank Reginald Banham faris en ĝi recenzojn kaj lingvajn notojn neordinare valorajn kaj atentindajn.