Leonor Fini

argentina pentristo

Leonor Fini (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1908 en Bonaero, mortis la 18-an de januaro 1996 en Parizo) estis argentina, superrealista pentristino.

Leonor Fini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1908 (1908-08-30)
en Bonaero
Morto 18-an de januaro 1996 (1996-01-18) (87-jaraĝa)
en Aubervilliers
Tombo Tombejo Saint-Dyé-sur-Loire
Lingvoj italafranca
Loĝloko TriestoParizo
Ŝtataneco ArgentinoFrancio
Familio
Amkunulo Max Ernst
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • kostumdezajnisto • dizajnisto de juveloj • aŭtoro • scenografo • gravuristo • dezajnisto • verkistoartisto
TTT
Retejo http://www.leonor-fini.com
vdr

Ŝi naskiĝis en Bonaero de itala patrino kaj argentina patro, kiu forlasis la familion kiam ŝi ankoraŭ estis tre juna. Ŝi plenkreskis en Triesto, poste iris al Parizo por pentristiĝi. Tie, ŝi konatiĝis kun Paul Éluard, Max Ernst, Georges Bataille, Henri Cartier-Bresson, André Pieyre de Mandiargues, kaj Salvador Dalí. Ŝi pentris portretojn, ekzemple de Jean Genet, Anna Magnani, Jacques Audiberti, Alida Valli, kaj Suzanne Flon. Ŝi ankaŭ desegnis kostumojn kaj dekoraciojn por teatro. Multaj el ŝiaj pli malfruaj pentraĵoj temas pri erotikaj fantazioj kaj la morto.

Dum la 1970-aj jaroj, ŝi verkis tri romanojn kaj amikiĝis kun Jean Cocteau, Giorgio de Chirico, kaj Alberto Moravia.

Biografia kanto pri la vivo de Leonor Fini estas prezentita sur la dua albumo, "Jet", de kimra muzikisto Katell Keineg en 1997.

Fonto redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 7-a de februaro, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti