Sándor Debreczy
DEBRECZY Sándor (debreci) estis rumania hungara pedagogia verkisto naskiĝinta en Kászonújfalu la 23-an de februaro 1907 kaj mortinta en Kluĵo la 30-an de aŭgusto 1978. Li estis la patro de pedagogino Ildikó Vizi.
Sándor Debreczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1907 en Cașinu Nou |
Morto | 30-an de aŭgusto 1978 (71-jara) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Familio | |
Infano | Ildikó Vizi |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
KarieroRedakti
Sándor Debreczy la mezlenejon finis en la kolegio Székely Mikó en Sepsiszentgyörgy, la universitaton en Kluĵo kaj en Sorbono de Parizo. Li instruis en la mezlernejoj de Sfântu Gheorghe kaj de Kluĵo. Liaj literaturpublicistikaĵoj aperis en la gazetoj Hitel kaj Székely Nép. Li estis de tiu lasta interna kunlaboranto inter 1930 kaj 1943. Dum la 2-a mondmilito li estis en militkaptiteco kvar jarojn, poste reveninte, li prelegis en la katedro de literaturo de Universitato Bolyai kaj poste en UBB.
VerkojRedakti
- Kőrösi Csoma Sándor csodálatos élete (Sepsiszentgyörgy, 1938);
- A magyar nyelv- és irodalom tanításának módszertana (Bukarest, 1970);
- A helyesírás tanítása (kun Hajnal Szabó, Bukarest, 1973).
FontoRedakti
- Magyar Életrajzi Lexikon