Mohamed Ali Raĝai

Mohamed Ali RAĜAI (perse محمد علی رجائی; naskiĝis la 15-an de junio 1933, Kazvin, provinco Kazvin, Irano — mortigita la 30-an de aŭgusto 1981, Teherano, Irano) — estis la dua prezidanto de Irano, pli frue okupinta la postenon de la ĉefministro en la registaro de sia antaŭulo Abolhasan Banisadr.

Mohamed Ali Raĝai
perse محمد علی رجائی
Persona informo
محمد علی رجائی
Naskiĝo la 15-an de junio 1933
en Kazvin, provinco Kazvin, Irano
Morto la 30-an de aŭgusto 1981
en Teherano, Irano
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per eksplodilo vd
Tombo Hafte Tir Mausoleum vd
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Kharazmi University vd
Partio Societo de la luktantaj klerikoj
Subskribo Mohamed Ali Raĝai
Profesio
Okupo politikistoinstruisto vd
2-a La prezidanto de Irano
Dum la 15-an de aŭgusto 1981
– la 30-an de aŭgusto 1981
Antaŭulo Abolhasan Banisadr
Sekvanto Ali Ĥamenei
87-a La ĉefministro de Irano
Dum la 12-an de aŭgusto 1980
– la 4-an de aŭgusto 1981
Antaŭulo Mehdi Bazargan
Sekvanto Mohammad Ĝavar Bahonar
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamed Ali Raĝai estis la ministro pri eksterlandaj aferoj de la 11-an de marto 1981 ĝis la 15-an de aŭgusto 1981. La 30-an de aŭgusto de 1981 li estis elektita la prezidanto de Irano. Mohamed Raĝai efektivigis la programon pri fermado de universitatoj kaj aliaj organizaĵoj, kiuj, laŭ opinio de iranaj revoluciuloj, helpis al disvastiĝo de la kultura influo de la Okcidento.

La 30-an de aŭgusto 1981 li estis mortigita rezulte de eksplodo dum lia renkontiĝo kun Mohammad Ĝavar Bahonar, la ĉefministro kaj sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco. Krom Raĝai ankaŭ pereis la menciita ĉefministro kaj ankoraŭ tri homoj.

De tiu tempo la 30-a de aŭgusto en Irano estas la Tago de lukto kontraŭ terorismo.