Thonon-les-Bains
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thonon-les-Bains (stacidomo). |
Thonon-les-Bains estas mezgranda komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2018 en la komunumo vivis 35 241 loĝantoj. Temas pri unu el la subprefektejoj de la departemento. La loĝantojn oni kutime nomas Thononais [tonone].
Thonon-les-Bains | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Haute-Savoie (subprefektejo) | ||
Arondismento | Thonon-les-Bains (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||
INSEE kodo | 74281 [+] | ||
Poŝtkodo | 74200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jean Denais 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 241 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 174 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 22′ N, 6° 29′ O (mapo)46.3705555555566.4797222222222Koordinatoj: 46° 22′ N, 6° 29′ O (mapo) | ||
Alto | De 371 al 569 m | ||
Areo | 16,21 km² (1 621 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
La komunumo etendiĝas laŭlonge de la suda bordo de la Lago Lemano. Oni rigardas ĝin kiel la ĉefurbo de la franca parto de la natura regiono Chablais (ekde Douvaine ĝis Saint-Gingolph).