Eberbach

Eberbach estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, 33 kilometrojn oriente de Heidelberg kaj apartenas al la distrikto Rhein-Neckar.

Eberbach
Blazono

Map

Eberbach in HD.svg
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06271, 06263, 06272, 06276
Poŝtkodo 69412, 64754 (Badisch Schöllenbach), 69429 (Unterdielbach), 69434 (Brombach)
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08226013
LOCODE DE EBB
Politiko
Komunumestro Peter Reichert (senpartia)
Adreso de la administrejo Leopoldsplatz 1
69412 Eberbach
Demografio
Loĝantaro 14267 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo)49.4666666666678.9833333333333Koordinatoj: 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 134 m
Areo 81,17 km²
Oficiala retejo http://www.eberbach.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La germanlingva nomo de la urbo signifas "virapra rojo", kaj ambaŭ elementojn de la nomo fidele bildigas la urba blazono.

la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach

Geografia situoRedakti

Eberbach situas en valo proksime al la monto Katzenbuckel, kiu havas altecon de 626 metroj kaj estas la plej alta punkto de la mezmontaro Odenwald.

DisdividoRedakti

Al Eberbach apartenas la urbopartoj Neckarwimmersbach, Brombach, Friedrichsdorf, Lindach, Rockenau, Igelsbach, Gaimühle, Unterdielbach, Badisch Schöllenbach kaj Pleutersbach.

Partneraj urbojRedakti

  •   Thonon-les-Bains (Francio)
  •   Ephrata (Usono)


 
bordo de la rivero Neckar
 
historia trabfaka domo "Altes Badhaus"

VidindaĵojRedakti

La historia mezepoka urbocentro inkluzivas partojn de la urbomuro kun kvar bone konservitajn turojn kaj multnombrajn pitoreskajn trabfakajn domojn. La ruino de la fortikaĵo Eberbach viziteblas sur monto alte super la urbo. La urbo situas ĉe la romantika "strato de fortikaĵoj", kiu kondukas de Mannheim okcidente ĝis Prago oriente.

En la urba arbaro de Eberbach staras la oficiale plej granda arbo de Germanio, kiu altas 60,1 metrojn.

Eksteraj ligilojRedakti