Gex
Gex estas franca komunumo lokita en la departemento Ain kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.
Gex | |||
---|---|---|---|
Urbodomo
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Ain | ||
Arondismento | Gex (subprefektejo) | ||
Kantono | Gex (ĉefurbo) | ||
Komunumaro | Communauté de communes du Pays de Gex | ||
INSEE kodo | 01173 [+] | ||
Poŝtkodo | 01170 | ||
Kodo laŭ INSEE | 01173 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Patrice Dunand (2014-2020) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 677 ((2012)) | ||
Loĝdenso | 333 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 20′ N, 6° 3′ O (mapo)46.3333333333336.0577777777778Koordinatoj: 46° 20′ N, 6° 3′ O (mapo) | ||
Alto | De 532 m al 1 614 m | ||
Areo | 3 202 ha (32,02 km²) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Gexois.
GeografioRedakti
Gex estas rigardata kiel la ĉefurbo de la natura regiono pays de Gex, ĉe la landlimo kun Svislando. Ĝi fakte apartenas al la urba areo de Ĝenevo. La urbo situas baze de la montomasivo Ĵuraso.
HistorioRedakti
La regiono pays de Gex estis aneksita de Francio dum la reĝado de Henriko la 4-a. Ĝi forte disvolviĝis ekonomie en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, ĉefe per precipe produktodona agrikulturo.
Laŭ traktato de la 20-a de novembro 1815, ses komunumoj de la pays de Gex estis deprenitaj el la arondismento de Gex kaj ceditaj al la kantono de Ĝenevo (Collex-Bossy, Meyrin, Verny, Saconnex, Pregny kaj Versoix).
EkonomioRedakti
Hodiaŭ, granda parto de la loĝantaro de Gex vivas en Francio sed ĉiutage laboras en Svislando.
AdministradoRedakti
Periodo | Nomo | Partio | Profesio |
---|---|---|---|
1947-1976 | Marius Cadoz | ||
1976-1983 | René André | ||
1983-1995 | Michel Nicod | DVD | |
1995-2014 | Gérard Paoli | DVD | |
2014- | Patrice Dunand | DVD | |
Aliaj urbestroj restas menciendaj. |
DemografioRedakti
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2007 | 2012 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2 361 | 3 137 | 4 296 | 4 868 | 6 615 | 7 733 | 8 913 | 9 505 | 10 677 |
Ekde 1962 estis la loĝantaro kalkulita sen duoblaj kontoj. |
Lokaj famulojRedakti
VidindaĵojRedakti
- Muzeo pri fajrosoldatoj
- La montpasejo Faucille