Divers droite

etikedo por francaj parlamentanoj

La marko divers droite (esperantlingve diversa dekstro) (mallongigita en DVD) estas, en Francio, etikedo por politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun dekstraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn dekstra partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio. Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio. Ekzemploj: Pierre Charon, Jacques Gautier, Alain kaj Joëlle Ferrand.

Diversa dekstro
Divers droite (DVD)
Emblemo de Diversa dekstro
partio
Lando  Francio
Fondiĝo en 2001 laŭ decido de la ministerio pri enlandaj aferoj de Francio
Ideologio politika dekstro, konservativismo
vdr

La politika marko « sendependa » ne plu aperas en la tabeloj de la ministerio pri enlandaj aferoj ekde 2001, multaj kandidatoj kaj listoj prezentiĝantaj kiel « sendependaj » estis klasitaj kiel DVD « divers droite » aŭ DVG « divers gauche » aŭ DVC « divers centre » laŭ sia politika tendenco.

Elstaruloj DVD (diversa dekstro) redakti

Francio redakti

  • Alain Leboeuf, elektito de la 14-a parlamenta periodo de la Kvina franca Respubliko (2012-2017)
  • Philippe Le Ray (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Gilles Lurton (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Yannick Moreau (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Thierry Solère (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Claude Sturni (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Jean Yannicopoulos

Svislando redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Retpaĝo de la Senato. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2013-09-14.

Vidu ankaŭ redakti