Divers centre

etikedo por francaj parlamentanoj

Divers centre (esperantlingve diversa centro) (mallongigita franclingve DVC) estas, en Francio, etikedo por politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun centraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn centra partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio.

Diversa centro
Divers centre (DVC)
Emblemo de Diversa centro
partio
Lando  Francio
Fondiĝo en 2001 laŭ decido de la ministerio pri enlandaj aferoj de Francio
Ideologio centrismo
vdr

Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio.

Referencoj redakti

  1. Retpaĝo de la Senato. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2013-09-14.

Vidu ankaŭ redakti