Suzo

antikva urbo en Irano

Suzo[1] (perse شوش, Ŝuŝ; elame Ŝuŝan; hebree שושן, Ŝuŝan; antikve-greke Σοῦσα, Susa; latine Susa) estas tre antikva urbo en la nuna provinco Ĥuzestano de Irano. En 2005, ĝi havis proksime 64 960 loĝantojn. Ĝi estas unu el la plej malnovaj koloniejoj de la regiono, kaj estis eble koloniigita jam ĉirkaŭ la jaro 4000 a.K.. Suzo estis historie la ĉefurbo de la lando Elamo, kaj dum sia historio interalie estis grava centro de la Partoj.

Suzo
antikva urbo • arkeologia loko • rekonilo • ĉefurbo [+]

Koordinatoj32° 12′ 0″ N, 48° 15′ 0″ O (mapo)32.248.25Koordinatoj: 32° 12′ 0″ N, 48° 15′ 0″ O (mapo)
Areo6 km² (600 ha) [+]

Estiĝo-4000

Suzo (Irano)
Suzo (Irano)
DEC

Map
Suzo
Vikimedia Komunejo:  Susa [+]
vdr

Referencoj redakti

  1. laŭ PIV 2020, ankaŭ jam en PIV 1970, paĝo 1053
 
detruo de Suzo per armeo de Aŝurbanipal